Palaco Whitehall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La palaco Whitehall, fare de Hendrick Danckerts. Videblas tie la okcidenta fasado.

La palaco Whitehall estis la ĉefa loĝejo de la anglaj reĝoj en Londono ekde 1530 ĝis 1698, kiam la tuta konstruaĵo (escepte de la banked-ĉambro fare de Inigo Jones en 1622) estis detruita de incendio. Antaŭ la fajro, ĝi estis la plej vasta palaco de Eŭropo, kun pli ol 1 500 ĉambroj. Ĝi eĉ nedaŭre estis la plej granda konstruaĵo de la tuta mondo.

La palaco donis sian nomon al la strato kaj kvartalo Whitehall, kiu hodiaŭ konsistigas la administran centron de la brita registaro.