Palaco de La Magdalena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de La Magdalena
Real Palacio de la Magdalena

Prezento
Stilo Eklektikismo
Tipo Reĝa palaco
Arkitekto Javier González Riancho kaj Gonzalo Bringas Vega
Dato de konstruo 1911
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Loko Santandero
Geografia situo 43° 28′ 9″ N, 3° 45′ 58″ U (mapo)43.469167-3.766111Koordinatoj: 43° 28′ 9″ N, 3° 45′ 58″ U (mapo)
Palaco de La Magdalena (Hispanio)
Palaco de La Magdalena (Hispanio)
DEC
Palaco de La Magdalena
Palaco de La Magdalena
Palaco de La Magdalena
Situo de Palaco de La Magdalena

Map

vdr

La Reĝa Palaco de La Magdalena (hispane Real Palacio de la Magdalena) estas reĝa palaco en la duoninsulo La Magdalena, en la urbo Santandero, en Kantabrio (norda Hispanio). Oni ekkonstruis ĝin en 1909 kaj finis la konstruadon en 1911. Oni konstruis ĝin por, ke la reĝa familio feriu en ĝi. Ĝi estas konstruaĵo de la arĥitekturistoj Javier González Riancho kaj Gonzalo Bringas Vega.

Ĝi situas antaŭ la insulo Moŭro, sur anktiva fortikaĵo uzata por defendi la Golfon de Santandero kontraŭ atakoj. Post elkonstruo, oni metis meblojn en 1913 kaj ĝi iĝis la somera feriejo de la reĝo Alfonso la 13-a kaj ties familio. Ili feriis tie ĝis la proklamo de la Hispana Dua Respubliko. En 1914 la arĥitekturisto González Riancho aldonis la ĉevalstalojn laŭ stilo de mezepoka Anglio. En 1982 oni deklaris la palacon historia-arta monumento. La urbodomo de Santandero renovigis la lokon en 1993 kaj 1995, laŭ projekto de Luis de la Fuente.[1]

Oni uzas la palacon por aranĝi diversajn kongresojn, ekspoziciojn kaj diverspecajn okazaĵojn, inter kiuj estas la kursoj de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. eldiariomontanes.es. Arkivita el la originalo je 2013-06-12. Alirita 2014-04-11.