Palaco de Liria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La dukino de Alba kun blanka vesto, pentraĵo de Goya kaj unu el la ĉefaj artaj trezoroj de la Palaco de Liria.

La Palaco de Liria estas granda konstruaĵo de la 18a jarcento, rezidejo de la Dukoj de Alba en Madrido kaj ĉefa sidejo de ties arta kolekto kaj historia arkivo, ambaŭ de eksterordinara valoro. Ĝi situas je la numeroj 20-22 de la aktuala strato Princesa (Princino). Oni diras, ke temas pri la privata loĝejo plej granda de Madrido, kaj ke ties ĝardenoj estas la únikaj privataj kiuj aperas markitaj verde en ĉiu mapo de la urbo.

La konstruon komencis ne la familio de Alba, sed alia dukfamilio, nome la Dukoj de Berwick el Britio, kiam James Fitz-James, neleĝa filo de Jakobo la 2-a, ekloĝiĝis en Hispanio komence de la 18a jarcento, kiam li ekservis ĉe la kandidato Filipo de Anjou (estonta Filipo la 5-a) en la Hispana Milito de Sukcedo. La duko de Berwick ricevis de la nova reĝo burbona la duklandojn de Liria kaj Jérica pro sia venko en la decida batalo de Almansa (1707). Tiam li ekkonstruis la palacon pere de nekonata arkitekto, sed poste li translokiĝis al Parizo kaj poste mortis en Germanio en 1734.

La konstruon de la palaco de Liria reiniciatis lia nepo, jam laŭ gusto de novklasikismo laŭ planoj de la arkitekto Ventura Rodríguez. La ekkonstruo okazis ĉirkaŭ 1770 kaj finis en 1779. La konstruaĵo estis iom reformata komence de la 20a jarcento fare de Edwin Lutyens, sed tiu ŝanĝo ne survivis al incendio de 1936 dum la Hispana Enlanda Milito, post kiam ĝis estis rereformita fare de la sama angla arkitekto.

En 1802, kiam mortis la dukino Cayetana, muzo de Goya, la stirpoj Álvarez de Toledo (Alba) kaj Fitz-James (Berwick) unuiĝis sub ununura titularo, la duko Carlos Miguel. La Palaco de Liria ekestis tiam rezidejo de la familio Alba, kiuj antaŭe loĝis en tiu de Buenavista, proksime de Avenuo Prado kaj kiu aktuale estas Ĝenerala Kazerno de la Armeo.

Nuntempe enhavas gravegan artan kolekton kun pentraĵoj de Tiziano, Goya, Pietro Perugino, Velázquez, Ignacio Zuloaga, Anton Raphael Mengs kaj multaj aliaj, krom modernaj. La palaco viziteblas, sed laŭ antaŭmendo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]