Palaco de Muziko (Miskolc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Palaco de Muziko, origine hungare Zenepalota estas historia monumento (ekde 2009) en Miskolc.

Palaco de Muziko en 2011
Malantaŭo de Palaco de Muziko

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko akvomuelejo funkciis ĝis la 19-a jarcento. En 1878 la inundo forviŝis la pli novajn konstruaĵojn. Nova plano pri muzikpalaco estis farita en 1907, sed konstruo ne okazis. La novbaroka palaco estis konstruita inter 1926 kaj 1927 kaj ĝi prenis la nomon pri violonisto Jenő Hubay. La palaco ludas gravan rolon en la kulturvivo de la grandurbo. Ĝi havas grandan koncertejon, kie koncertoj regule okazas. Nun havas lokon en la palaco ankaŭ mezlernejo pri Béla Bartók kaj Muziko-Instituto pri Béla Bartók (fakultato de la Universitato de Miskolc). Inter 2009 kaj 2011 la konstruaĵo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa konstruaĵo situas sola laŭ placo, du stratoj kaj rojo. Ĉefa ornamaĵo de la fasado estas 8 kolonoj, kiuj portas longan balkonon. Oni metis reliefon pri Béla Bartók sur la fasadon. Interne la koncertejo (kun 400 sidlokoj) havas bonan akustikon. La orgeno estas altkvalita. Ankaŭ interne estas videblaj skulptaĵoj pri Jenő Hubay kaj Franz Liszt, memortabulojn pri Ede Reményi kaj Ernő Lányi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]