Palaco de Tau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Tau
Monda heredaĵo

Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, vi,
Fonto 601
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 49° 15′ 11″ N, 4° 2′ 4″ O (mapo)49.2530555555564.0344444444444Koordinatoj: 49° 15′ 11″ N, 4° 2′ 4″ O (mapo)
Koordinatoj 49° 15′ 12″ N 4° 1′ 58″ O / 49.25333 °N, 4.03278 °O / 49.25333; 4.03278 (mapo)
Registra historio
Registrado 1991  (15-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Palaco de Tau (france, Palais du Tau) estas palaco ĉefepiskopa en Reims, Francio. Ĝi havas rilatojn kun la reĝoj de Francio, kies kronado okazis en la proksima katedralo. Kune kun la Baziliko Sankta Remio kaj la Katedralo de Nia Sinjorino, ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1991.

Granda gaŭlromia vilao okupis la lokon de la nuna palaco en la 4a kaj 7a jarcentoj, kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en karolida palaco. La unua uzo dokumentita venas de la jaro 1131. La plejparto de la unua konstruaĵo malaperis: nur konserviĝas la kapelo, el 1207. La palaco estis vaste reformita laŭ gotika stilo inter 1498 kaj 1509, kaj modifita ĝis la nuna baroka stilo inter 1671 kaj 1710 de Jules Hardouin-Mansart kaj Robert de Cotte. Ĝi estis damaĝita de incendio la 19-an de septembro 1914, kaj ne estis restaŭrita ĝis la fino de la Dua Mondmilito.

Ĝi estis la restadejo de la reĝoj okaze de la kronado. La reĝo tie sin vestis antaŭ iri al la katedralo; poste festeno estis celebrita en la palaco. La unua dokumentita kron-bankedo en la palaco venas de la jaro 990, kaj la lasta en 1825.

Ekde 1972, la palaco de Tau estas nacia muzeo nomata Musée de l'Œuvre. Ĝi ricevas ĉ. 100.000 vizitantoj ĉiujare.

Eksteraj ligiloj