Palaco de Voroncov (Alupko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La interna korto de la palaco kaj la norda fasado
La interna trairejo inter la ĉefa domo kaj la help-konstruaĵoj
La suda fasado vidata el la malsupra parko fone de la monto Ajpetro
La suda fasado
La suda (leona) teraso de la palaco

Palaco de Voroncov (rus. Воронцовский дворец) estas palaco kaj muzeo en la urbo Alupko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, situanta ĉe la piedo de la monto Ajpetro. Ĉirkaŭ la palaco troviĝas bela parko. La palaco estas populara vidindaĵo de Krimeo kaj de la Suda Bordo de Krimeo.

La historio de la konstruado[redakti | redakti fonton]

La palaco estis konstruata inter la jaroj 1830 kaj 1848 kiel somera rezidejo de elstara politikisto de Rusujo, generalo-gubernatoro de la Novrusia regiono grafo Miĥail Semjonoviĉ VORONCOV.

La palaco komence estis konstruata laŭ la projekto de F. Boffo kaj T. Harrison, tamen laŭ iliaj projektoj oni sukcesis aranĝi nur fundamentojn. La definitivan projekton de la palaco kreis angla arkitekto Edward Blore (la vivojaroj 1789-1879; li estis kortega arkitekto de reĝo Vilhelmo la IV kaj reĝino Viktoria kaj partoprenis konstruadon i.a. de Buckingham-palaco). Malgraŭ tio, ke la arkitekto neniam estis en Alupko, li bone sciis la reliefon de la loko.

Por konstruado oni uzis ĉefe la laboron de servutuloj el Vladimira kaj Moskva gubernioj. Ĉiuj laboroj estis farataj mane kun uzado de nur primitivaj instrumentoj. Por la tuta konstruado oni elspezis pli ol 9 milionojn da arĝentaj rubloj (tre granda sumo laŭ tiu tempo).

Komence oni konstruis la manĝo-domon; la centra domo estis konstruita en la jaroj 1831-1837. Poste al la manĝo-domo oni alkonstruis biliardejon. En la jaroj 1838-1844 oni konstruis la gasto-domon, la orientajn alojn, ĉiujn turojn kaj helpo-domojn. Plej laste estis konstruita la biblioteko (1842-1846). La plej grandaj ter-laboroj estis plenumitaj en la jaroj 1840-1848 helpe de soldatoj de fos-bataliono, kiam oni aranĝis terasojn de la parko antaŭ la suda fasado de la palaco. Somere 1848 ĉe la centra ŝtuparo, kondukanta al la ĉefa suda enirejo, estis metitaj la skulptaĵoj de leonoj, faritaj en la metiejo de itala skulptiso Ĝ. Bonnani. La leona teraso finis la konstruadon de la palaco.

Arkitekturo de la palaco[redakti | redakti fonton]

La palaco de Voroncov estis konstruata laŭ la novaj (kompare al klasikismo) principoj. La ĉefa arkitekta apartaĵo de la palaco estas konformigo de ĝia arkitekturo al la reliefo de la ĉirkaŭa teritorio. Danke al tio la palaco tre bone "eniris" la pejzaĝon kaj ricevis sian originalan artan aspekton.

La norda fasado de la centra domo kaj la okcidenta parto de la palaco estas konstruitaj en Tudora stilo. Malhel-verdaj muroj el diabazo (la ĉefa konstru-materialo de la palaco) aspektas morne kaj malvarme. Tamen la suda fasado estas konstruita en maŭra stilo kaj parte kopias la faman palacon "Alhambro" en Hispanio. Ĉe la suda fasado troviĝas la fama "Leona teraso" - monumenta ŝtuparo kun tri paroj da skulptitaj leonoj. La plej supraj "maldormantaj" leonoj estas kopioj de leonoj de Canova (itala skulptisto), kiuj ornamas la tomboŝtonon de papo Klimento la XIIIa en Romo.

Entute la palaco havas ĉ. 150 ĉambrojn. La vestiblo, antaŭĉambro, manĝoĉambro kaj biliardejo estas ornamitaj per ligno en gotika stilo. Tre belas la vintra ĝardeno kaj la blua gastoĉambro, kiun ornamas skulptitaj ornamaĵoj (en tiu gastoĉambro lastfoje koncertis fama rusa aktoro M. Ŝĉepkin).

La alupka parko[redakti | redakti fonton]

La palaco estas ĉirkaŭita de belega parko, kiu kovras areon de 40 hektaroj. La parko estis kreita meze de la XIXa jarcento sub gvido de germana ĝardenisto K. Kebach. La parko konsistas el du partoj. La norda (aŭ supra) parto estas ekzemplo de pejzaĝa parko: estas malfacile kredi, ke la parko estas kreita fare de homo. Densejoj kaj krutaj rokoj alternas kun ebenaĵoj kaj placetoj; montaj riveretoj alternas kun trankvilaj lagoj. En la supra parko troviĝas ankaŭ la t.n. "Ĥaoso" - granda amasiĝo de diabazaj ŝtonegoj, bone eniranta la ĝerenalan bildon de la parko. La suda (malsupra) parko estas malo de la supra: la aleoj estas bone planitaj, gazonoj kaj florejoj estas tre akurataj.

La parko prezentas grandan kolekton de maloftaj planto-specioj. Sume en ĝi estas pli ol 200 specioj de plej diversaj kreskaĵoj. La parko estas gardata kiel "monumento de ĝarden-parka arto".

La historio de la palaco post la finkonstruo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la oktobra revolucio la palaco apartenis al 3 generacioj de la familio de Voroncov. Post la revolucio la palaco estis naciigita kaj en la jaro 1921 ĉi tie ekfunkciis muzeo.

Dum la dua mondmilito multaj eksponaĵoj de la muzeo estis forveturigitaj en Germanion (nur nemultajn oni sukcesis revenigi). La muzeo mem feliĉe ne suferis; malgraŭ tio, ke germanoj intencis eksplodigi ĝin, la pluvo malhelpis tion.

Februare 1945 en Livadio okazis la Jalta konferenco inter la regantoj de USSR, Usono kaj Britio. Dum la konferenco la palaco estis rezidejo de la brita delegitaro.

Ekde la jaro 1956 en la palaco denove funkcias muzeo. Ekde tiam la palaco estas unu el la plej ofte vizitataj vidindaĵoj de Krimeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]