Palaco de Wallenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝardeno en la palaco

La palaco de Wallenstein (Valdštejnský palác) estis la unua granda profana barokkonstruaĵo en Prago. Albrecht De Wallenstein (ĉeĥe: Valdštejn) igis ĝin konstrui en la jaroj 1624-1630 fare de la konstrumajstroj Andrea Spezza kaj Nicolo Sebregondi sub gvidado de Giovanni Battista Pieroni.

La palaco havas kvin kortojn kaj unu grandan ĝardenon, kies dominanto estas la riĉe per ŝtukoj kaj pentraĵoj, reprezentantaj scenojn el la malnovgreka mitologio, ornamita loĝio salla terrena el la jaro 1627. En la ĝardeno troviĝas mulditaj kopioj de la statuoj de Adrien De Vries (1626 ĝis 1627), kies originalojn forprenis la Svedoj en la jaro 1648 kiel militrabaĵon (enirejo en la strato Letenská ulice n-ro 10).

En la renovigita rajdejo de la palaco (enirejo en la strato Valdštejnská ulice, de Klárov la unua domo maldekstre) estas hodiaŭ parto de la Nacia galerio - la ĉeĥa arto de la 19-a jarcento.