Palaco de la Kataluna Muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de la Kataluna Muziko
koncerta domo [+]

Koordinatoj41° 23′ 16″ N, 2° 10′ 31″ O (mapo)41.3876666666672.1752777777778Koordinatoj: 41° 23′ 16″ N, 2° 10′ 31″ O (mapo)
Areo0 km² (0,13 ha) [+]

Palaco de la Kataluna Muziko (Barcelono)
Palaco de la Kataluna Muziko (Barcelono)
DEC
Palaco de la Kataluna Muziko
Palaco de la Kataluna Muziko
Map
Palaco de la Kataluna Muziko

Vikimedia Komunejo:  Palau de la Música Catalana [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĉefa enirejo de la Palaco de la Kataluna Muziko

La Palaco de la Kataluna Muziko (katalune: Palau de la Música Catalana) estas muzik-aŭditorio situanta en la strato Sant Pere més Alt en la kvartalo de la Ribera de Barcelono, Hispanio. Ĝi estis projektita de la barcelona arkitekto Lluís Domènech i Montaner, unu el la plejaj reprezentantoj de la kataluna modernismo. La konstruado daŭris de 1905 al 1908, per solvoj en la strukturoj tre avangardaj per aplikado de grandaj vitraj muroj kaj per la integrado de ĉiuj artoj, skulptaĵoj, mozaikoj, vitraloj kaj forĝo. La konstruaĵo estas la centra sidejo de la "Orfeón Catalán", fondita en 1891 de Lluís Millet kaj Amadeo Vives, financita de katalunaj industriistoj kaj finacistoj, kleruloj kaj muzikamantoj. En 1997 ĝi estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]