Palaco de la parlamento de Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palaco de la parlamento de Bretonio
Palais du parlement de Bretagne
Rennes - Parlement de Bretagne.jpg
Prezento
Stilo Klasika arkitekturo
Tipo Palaco de justico
Arkitekto Germain Gaultier, Salomon de Brosse
Dato de konstruo 1618-1655 ; 1726
Protekto Historia monumento ekde 1883
Geografio
Lando Francio
Regiono Bretonio
Loko Rennes
Geografia situo 48° 6′ 46″ N, 1° 40′ 40″ W48.11277778-1.67777778Koordinatoj: 48° 6′ 46″ N, 1° 40′ 40″ W
Palaco de la parlamento de Bretonio (Francio)
DEC
Palaco de la parlamento de Bretonio
Palaco de la parlamento de Bretonio
Palaco de la parlamento de Bretonio en Francio
v  d  r
Information icon.svg

La palaco de la parlamento de Bretonio, ofte alidirata parlamentejo de Bretonio, estas konstruaĵo situanta en Rennes, en departemento Ille-et-Vilaine, kiu estis la sidejo de la parlamento de Bretonio de sia konstruado ĝis tie malfondo fare de franca Revolucio en Februaro 1790, ekster la kunsidoj okazintaj en Nantes el la 16-a jc kaj dum ĝia ekzilo en Vannes fine de la sekvanta jarcento.

La konstruaĵo fariĝis la sidejo de la apelacia kortumo de Rennes en 1804. Tiu monumento estis komplete restaŭrita post la incendio de la 5-a de Februaro 1994, konsekvenco de incidento okaze de la koleraj manifestacioj de la maristoj-fiŝkaptistoj. En ĉambroj taŭgaj por la postuloj de la 21-a jc, la apelacia kortumo de Rennes kapablis redaŭrigi la agadon, kiun ĝi faris dum preskaŭ du jarcentoj; la aliaj kategorioj de justico sidas prefereble en la juĝa palaco inaŭgurita en 1983.

Situacio[redakti | redakti fonton]

Nuna[redakti | redakti fonton]

La palaco de la parlamento de Bretonio situas en la historia centro de la urbo Rennes (en la centra kvartalo), norde de la rivero Vilaine. Ĝi frontas la placon de la parlamento de Bretonio kaj estas inter la strato Hoche, oriente kaj la strato Salomon-de-Brosse norde kaj okcidente. Oni aliras al la sudo de la placo tra la strato de Brillac venante de la placo de la urbodomo.

La nuna oficiala adreso estas 6, placo de la parlamento de Bretonio.

Metro-M.svg Tiu loko estas alirebla per la metroo : stacio 'République'.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine, la konstruaĵo troviĝis placo Saint-François, kontraŭ la nordaj remparoj de la urbo apud la eta pordego Saint-François, inter la 'porte aŭ Foulons' kaj la 'tour Le Bât'[1].

Situanta sur la tombejo de la hospitalo Saint-Jacques, la placo Saint-François estis neregulforma kaj okupis nordan trionon de la nuna placo ĝis la incendio de 1720. La nova placo estis renomita sinsekve placo Ludoviko-la-Granda (fr: Louis-le-Grand), placo de la Egaleco, placo Imperia, placo de la Palaco kaj fine placo de la parlamento[2]. Okcidente kaj norde, malantaŭ la parlamento, la strato de Parizo fariĝis la strato de Bordeaux en 1726[3] poste strato Salomon de Brosse inter la du mondmilitoj. La strato Saint-François fariĝis strato Hoche post ties traboro en 1885.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reĝa palaco por la parlamento de Bretonio[redakti | redakti fonton]

La historio de la palaco de la parlamento de Bretonio estas ege ligita al tiu de la parlamento de Bretonio. De la Akto de Unuiĝo, kiu alligis Bretonion al Francio en 1532, tiu regiona parlamento sidis ĉu en Vannes, RennesNantes. Nur en 1561, la sesioj de la parlamento definitive okazis en Rennes[4].

La manko de monrimedoj kaj la francaj religiaj militoj prokrastigis la konstruon de la reĝa palaco kaj la parlamentanoj kunsidis dum 48 jaroj en la monaĥejo de la kordelieroj. Nur kiam la paco revenis, sub la regado de Henriko la 4-a, novaj monrimedoj estis disponeblaj, dekretoj (tiam nomataj franclingve "lettres patentes") de la reĝo en 1609 ebligis krei novan imposton[4]. En 1578, la urbo Rennes estis permesita krei impostojn por la konstruado de parlamentejo, aparte imposton pri la potoj de cidro[5].

La elekto de loko por la starigo de la palaco de la parlamento estis malfacila. La membroj de la parlamento preferis esti interne de la muroj, kiam la urbo deziris etendiĝi ekster la muroj. Ĝi proponis la ĝardenojn de Touriel, situantajn inter la pordego 'porte aŭ Foulons' kaj la pordego 'porte Saint-Georges', kio respondas nun al la strato de la Visitation. Per dekretoj, la reĝo Henriko la 4-a konsentis pri tio, sed la parlamento ne cedis. La 2-an de novembro 1613, komisiono estis kreita kaj unu jaron poste, la elekto estis farita : la palaco de la parlamento estos konstruita sur la loko de la ĝardenoj situantaj sude de la monaĥejo Saint-François kaj de la konstruaĵoj apudaj al ili[5].

La 15-an de septembro 1618, la unua ŝtono estis starigita. La planoj estas unue desegnitaj de la urba arkitekto Germain Gaultier sed lia projekto estis rifuzita de la duko de Brissac kaj la komisiono de parlamentanoj kaj membroj de la urba komunumo. La planoj estis reviziitaj de Salomon de Brosse, reĝa arkitekto, kiu estis laborinta pri la palaco de Luksemburgo en Parizo, kiu por tio restadis dum dekkvin tagoj en Aŭgusto 1618[6],[7]. Salomon de Brosse faris etajn modifojn sur la planoj de Germain Gaultier : li retuŝis la fasadon de la palaco kaj la arkadoj de la korto sed la flankaj fasadoj restis identaj al tiuj de Gaultier[4],[7].

La konstrulaboroj estis estrataj unue de Germain Gaultier ĝis lia morto en akcidento sur la konstruloko en 1624. Ili estis pluestrataj de Étienne Corbineau, lavala entreprenisto [7]. La konstruado estis poste interrompita pro epidemio de pesto en 1627 ; ĝi redaŭris nur en 1640 sub la estrado de Tugal Caris, lavala kunordiganto, poste de Pierre Corbineau. La konstruado estis denove perturbita dum la parlamenta ribelo (Frondo) inter 1648 kaj 1649 kaj nur en 1654, la portilaro (konstrufako) estis finkonstruita[4]. La 11-an de januaro 1655, la kortumo kaj la parlamentanoj tie ekkunsidis[6] ; la dojeno de la prezidantoj de la parlamento, Claude de Marbeuf, ekokupis la konstruaĵon en la 16-a de januaro 1655, sed la realigo de la internaj ornamaĵoj estis finfarita nur en 1709.

La sinsekvaj transformoj de la 18-a ĝis la 20-a jc[redakti | redakti fonton]

La palaco de la parlamento de Bretonio dum la incendio de Rennes en 1720. Detalo de lignogravuraĵo de la 18-a jc.

En 1720, post la granda incendio de Rennes, la koro de la urbo estis rekonstruita kaj la parlamentejo, unu el la nur kelkaj konstruaĵoj ne detruitaj per la incendio, parte dank'al la starigo de fajro-baraĵoj, akiris reĝan placon sur kiu tronis rajdostatuo de Ludoviko la 14-a fare de Jacques V Gabriel. La granda ŝtuparo, kiu kondukis al la noblaj etaĝoj (la teretaĝo estis rezervita al la servistarejoj kaj servis kiel malliberejo) estis detruita je tiu epoko ĉar, laŭ Jacques V Gabriel, « la palaco devas klini sin antaŭ la statuo de Ludoviko la 14-a kiel la parlamentanoj antaŭ la reĝo ». La rajdostatuo estis malmuntita kaj poste fandita dum la franca revolucio[4].

Dum la tuta 19-a jc, la konstruaĵo estis diverse modifita aŭ restaŭrita. Sub Ludoviko-Filipo, la palaco estis adaptita al sia funkcio de apelacia kortumo: por ekzemplo, muro estis borita norde por ebligi la eniron de policaj kamionetoj. La interna dekoracio estis restaŭrita dum la Dua Franca Imperio, sed nur fine de la 19-a jc, vera restaŭrado, kies celo estis revidigi la originan aspekton de la palaco, estis farita de la arkitekto Jean-Marie Laloy. Tiam la palaco estis klasita historia monumento per dekreto de la 26-a de Decembro 1883,[4]. Ĝi estis la unua historia monumento de Rennes kaj unu el la unuaj historiaj monumentoj de Ille-et-Vilaine.

En la 20-a jc, restrukturado de la kortumejo okazigas pliajn ŝanĝojn : pliaj oficejoj estis konstruitaj sur la lasta etaĝo en 1970 kaj en la 1980-aj jaroj, tiu restrukturado okazis dum kvinjara restaŭro[4].

Incendio de 1994[redakti | redakti fonton]

En 1994, la malaltiĝo de la fiŝprezoj, la malkresko de la vendoj kaj la konkurencon de aliaj eŭropaj landoj okzigis krizon de la bretonaj maristoj-fiŝkaptistoj. Okaze de la alveno de la ĉefministro Édouard Balladur, kvin mil personoj venis al Rennes en la 4-a de Februaro 1994 kaj estis baritaj antaŭ la prefektejo per CRS. La manifestacio degeneris en ribelo kiam ĝi eniris la urbocentron: pavimeroj estis ĵetitaj, pluraj montrofenestroj demagazenoj estis rompitaj kaj perfortaj bataloj okazis kontraŭ la policistoj. Tamen, vespere, la okazaĵoj kvietiĝis.

Pluraj peresignalaj fuzraketoj estis lanĉitaj proksime de la palaco iom antaŭ la fino de la manifestacio. unu el ili rompis ardezon kaj eniris la subtegmenton. La alarmo pri incendio ekfunkciis, sed la gardisto pensis ke ĝi estas tro sentiva kaj ke ĝi ekfunkciis pro la vento, kaj ne alarmis la kompetentajn aŭtoritatuloj. Pasantoj avertis la fajrobrigadon : du sinsekvaj vokoj je 0h29 kaj 0h30 avertis pri la incendio, sekvita de voko al la polico[8]. Je 0h34, dudek fajrobrigadanoj alvenis surloke, sed la graveco de la incendio instigis la ĉefgardiston postuli tujajn helpofortojn kaj voki la deĵoran oficiron. La plej granda parto de la deĵorantaj fajrobrigadanoj de la distrikto de Rennes alvenis surloke, kaj tridek minutojn post la averto pri la incendio, kvindek du homoj estis surloke[8].

La incendio estis pliardigita per forta deokcidenta vent kaj rapide disvastiĝis en la tuta tegmento. Je 0h40, la tuto de la subtegmento estis brulanta, kaj la flamoj riskis disvastiĝi al la najbaraj konstruaĵoj : ses proksime loĝantaj personoj estis evakuitaj. La akvoreto de la urbo ne sufiĉis por provizi la fajrohosojn, hosoj estis disvolvitaj por pumpi akvon el la rivero Vilaine[8].

La tuto de la rimedoj de la distrikto de Rennes estis engaĝitaj, kaj fajrobrigadanoj de la tuta departemento Ille-et-Vilaine venis por helpi al la skipoj jam luktantaj: je la 2-a matena, surloke estis cent kvindek fajrobrigadanoj kaj dek-ses vehikloj. Post luktado ekster kaj ĉirkaŭ la palaco, la fajrobrigadanoj progresis interne de la fajrujo kun kvin fajrohosoj, helpataj de granda ruleskalo ekstere. Je 2h12, la fajro estis estingita. Je la 3-a, restis nur la ŝtonaj muroj: la tegmento estis falinta sur la unua etaĝo. Du fajrobrigadanoj estis vunditaj okaze de plafonfalo[8].

Savado kaj restaŭrado de la palaco[redakti | redakti fonton]

Dum la incendio ruinigis la ĉarpenton, strikta kunlaborado inter la fajrobrigadanoj, la arkitektoj de la konstruaĵoj de Francio kaj la servo de la historiaj monumentoj estis organizita por savi la meblaron kaj la murtapiŝojn de la palaco. Alain-Charles Perrot, ĉefarkitekto de la historiaj monumentoj, urĝe indikis la savotajn artverkojn ekde kiam la regado de la incendio ebligis eniri la konstruaĵon. La akcento estis pri la &sirmado de la Grand’Chambre, la ĉambro de la palaco la plej ornamita, kun la ŝprucigado de la murtapiŝoj fare de la fajrobrigadanoj[8].

Ordonposteno situanta sur la strato Hoche kunigisJean-Michel Germaine kaj Christophe Amiot (Architektoj de la konstruaĵoj de Francio), Alain-Charles Perrot (ĉefarkitekto de la historiaj monumentoj), Nicolas Simonnet (regiona konservisto de la historiaj monumentoj) same kiel dokumentistoj kaj personoj de la regiona sidejo pri kulturaj aferoj kaj de la belarta muzeo de Rennes por organizi la savon : ĉiuj savitaj elementoj, de pentraĵoj ĝis dosierujoj de la kriminala kortumo estis markitaj kaj klasitaj[8].

Ankaŭ la urbodomo de Rennes ludis rolon en la savo: kiam la incendio estis definitive regita, sesdeko da dungitoj de la urbaj servoj helpis por evakui la verkojn de la palaco. La urbo ankaŭ provizis materialon (kamionoj, konteneroj, kaskoj...) kaj stokejojn. La armeo, kaj aparte la 16-a artileria regimento, same kiel pluraj konstrukompanioj helpis la diversajn skipojn por malobstrukci kaj sekurigi la konstruaĵon: krom la damaĝoj al la meblaro, la tuta strukturo de la palaco estis malstabiligita[8]. La plej granda parto de la murtapiŝoj kaj de la artverkoj estis savita. Novembre 1994, la decido estis farita rekonstrui la konstruaĵon idente kaj la laboroj komenciĝis du jarojn poste. La restaŭrado de la palaco daŭris dum tri jaroj kaj kostis 35 milionojn da eŭroj[9]. Laŭ alia fonto, la sumo de la laborkostoj atingas 54,88 millions da eŭroj, partigitaj tiel[10] :

  • Restaŭrado kaj rekonstruado de la konstruaĵo : 19,82 milionoj da eŭroj
  • Restaŭrado idente de la ĉambroj : 19,82 milionoj da eŭroj
  • Reinstalado de la apelacia kortumo : 15,24 milionoj da eŭroj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Eksteraĵo[redakti | redakti fonton]

La forto kaj la la leĝo (fr: la Force et la Loi).
La elokvenco kaj la justico (fr: l'Éloquence et la Justice).

La palaco de la parlamento de Bretonio estas alte simbola loko de la justico kaj de la unuiĝo de Bretonio al Francio.

La palaco de la parlamento de Bretonio estas kastelo kun kvar angulaj pavilonoj. La irado okazas en galerio ĉirkaŭ la interna korto, konstruita per brikoj kaj kalkaj ŝtonoj. La konstruaĵo obeas tripartan regulon, kun teretaĝe strukturo el granito kaj alietaĝe uzo de blankaj ŝtonoj[7]. Origine, granda ŝtuparo ebligis al la parlamentanoj rekte aliri al la nobela etaĝo sen iri tra la teretaĝo, kiu utilis antaŭ ĉio kiel malliberejo. La fasado estas ornamita de du paneloj je la nivelo de la pordoj, aldonitaj de Jacques Gabriel.

La tegmento kun forta deklivo, estas ornamita de balustrado ĉe sia bazo kaj ĉe sia kulmino de granda firsta galerio kun alternaj bretona la ermeno kaj franca (la lilifloro) emblemoj, kiuj estas la simboloj de la unuiĝo de Bretonio al Francio. La ĉarpento estis je du niveloj antaŭ la incendio de 1994, oni kromnomis ĝin « la arbaro »[7]. Dum la restaŭrado sekve de la incendio de 1994, oni konstruis metalan ĉarpenton.

Interna korto[redakti | redakti fonton]

Interna korto de la palaco.

Ĉirkaŭ la korto staras la kvar aloj de la konstruaĵo kaj la galerio de la dua etaĝo. Tien Gabriel movis la ĉefan ŝtuparon.

Ekde 1720 kaj ĝis en 1839, estis du konstruaĵoj en la nordaj anguloj de la korto,[11].

Ĝi enhavis puton.

Interno[redakti | redakti fonton]

Teretaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝtuparo Gabriel[redakti | redakti fonton]

Unua etaĝo[redakti | redakti fonton]

Atendejo (fr: Salle des pas-perdus)[redakti | redakti fonton]
La ĉambrego (fr: Grand’Chambre)[redakti | redakti fonton]
La ĉambrego (fr: Grand'Chambre).
Spuroj volonte lasitaj de la restaŭristoj memore al la incendio.
Ĉambro de la konsilio de la ĉambrego[redakti | redakti fonton]
ĉambro de la apelacia kortumo[redakti | redakti fonton]
Le Triumfo de la Justico.
Ĉambro de la asiza kortumo[redakti | redakti fonton]
La asiza kortumo.
ĉambro Félix-Armand Jobbé-Duval[redakti | redakti fonton]

Meblaro klasita historia monumento[redakti | redakti fonton]

Horloĝo en la apelacia kortumo.

La parlamentejo enhavis dek-kvin objektojn klasitajn kiel historiajn monumentojn, el kiuj : Almenaŭ kvar objektoj estis detruitaj per la incendio en 1994.

Vizitoj[redakti | redakti fonton]

Kultura rilato[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1FI38, 1FI44, etc.
  2. Banéat 1999, p. 386
  3. Decombe 1883.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Odile Bouedo-Mallet. Le Palais du Parlement de Bretagne france. Alirita la 16-a de Septembro 2008.
  5. 5,0 5,1 Du Rusquec 2007
  6. 6,0 6,1 Association régionale pour l'animation du parlement de Bretagne (2007). Histoire du parlement de Bretagne. Alirita la 29-a de Oktobro 2008.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 André Mussat. (Januaro 1979). Arts et cultures de Bretagne fr, 274-275. ISBN 978-2-7013-0332-1. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 Odile Bouedo-Mallet. L'incendie. Alirita la 30-a Oktobro 2008.
  9. Urbo de Rennes (2007). 5 février 1994 : l'incendie du Parlement de Bretagne. Alirita la 30-a de Oktobro 2008.
  10. Alain-Charles Perrot. Restauration 1994-2004. Alirita la 30-a de Oktobro 2008.
  11. Szambien 2000, p. 43

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Arkivoj[redakti | redakti fonton]

  • La departementa arkivejo de Ille-et-Vilaine konservas (krom la arkivoj de la parlamento) la arkivojn de la Asocio por la renasko de la palaco de la parlamento de Bretonio (ARP), subserio 141 J, 6 metrojn longa.
  • Ankaŭ la urba arkivejo de Rennes (site) posedas kelkajn dokumentojn kaj planojn de tiu epoko :
    • 2FI1389, Palais du Parlement, Rennes. Tranĉo kun detaloj de la ĉarpento de unu el la pavilonoj de la antaŭprojekto de Germain Gaultier (1617).
    • Planoj :
      • plano Forestier de 1726 farita post la incendio de la 22-a de Oktobro inkluzivanta la projektojn de Robelin kaj Gabriel 1720 (1FI44 et doublons 1FI45, 1FI46, 1FI47)
    • Poŝtkartoj : 100FI2, 100FI11, 100FI22, 100FI23, 100FI42, 100FI43, 100FI44, etc.
    • Supervidoj : 255FI108, 255FI118.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]