Palamedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palamedo
rolulo de helena mitologio
Verko helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Naŭplio
Patrino Clymene
Gefratoj Oeax • Nausimedon
vdr

Palamedo (helene Παλαμήδης, latine Palamades) estis en la helena mitologio filo de Naŭplio, reĝo en Eŭbeo.

Palamedo estis heroo, lerta viro, estis edukita kaj kulturigita de Kentaŭro Kirono. Li estis proklamita inventinto, inter liaj eltrovoj estas nomataj literoj de la greka alfabeto, numeroj, mono, tabulaj ludoj, mezuroj kaj pezoj, fajraj signoj. Onidire li estis eĉ poeto. Havis fraton nomatan Oiakso.

Kiam proksimiĝadis Troja milito, sendis reĝo Agamemno Palamedon al Itako por varbi tiean reĝon Odiseon por ĉeesto. Tiu nome ŝajnigis frenezecon, por ke li ne devu por longaj jaroj lasi sian reĝolandon kaj sian edzinon Penelopon. Palamedo trovis Odiseon plugantan kampon kaj semanta ĝin per salo. Palamedo preparis finton: antaŭ la ekstaŭrojn metis en sulkon malgrandan filon de Odiseo Telemaĥon kaj Odiseo senhezite haltis la jungitaron. Lia ŝajnigata frenezeco estis malkovrita. Tion Odiseo al Palamedo neniam forgesis.

Pli malfrue antaŭ Trojo Odiseo inside metis falsan leteron, kiu kulpigis Palamedon, ke prenis valoraĵon de la Trojanoj kaj nun konsilas al Aĥajoj, ke ili revenu hejmen. En Palamedan tendon li kaŝis kvazaŭ akiritan oron. Koleriĝintaj militistoj nenion atendis kaj senkulpan Palamedon ŝtonmortigis.

Lia patro kun la pli juna filo Oiakso tuj revenis de Trojo hejmen. La morton de Palamedo Naŭplio venĝis tiamaniere, ke inter edzinoj de Grekoj disvastigis raporton ke iliaj edzoj ĝuas kun kaptitaj Trojaninoj kaj ke li venigos ilin kaj iliajn infanojn post milito hejmen. Per tio li instigis multajn el virinojn al kokro, per kiu ili volis venĝi al siaj edzoj.

Plie Naŭplio post fino de la milito bruligis sur mara bordo falsajn fajrojn kaj multaj ŝipoj de Grekoj poste frakasiĝis kontraŭ danĝeraj rifoj kaj la viroj trovis sian morton en la maro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palamédés en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]