Palani-Montetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palani-Montetoj
(tamile : பழனி மலை)
montaro
Palani-Montetoj vidata ekde la vojo al urbo Kodaikanal
Landoj Ŝablono:Flagicon Barato
subŝtato Tamilnado
Parto de Okcidentaj Ghatoj
Plej alta Vandaravu
 - alteco 2 553 m s. m.
 - koordinatoj 10° 12′ N 77° 28′ O / 10.200 °N, 77.467 °O / 10.200; 77.467 (mapo)
Areo 2 068 km² (206 800 ha)
Biomo Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Vikimedia Komunejo: Palani Hills

Palani-Montetoj (tamile : பழனி மலை) estas montara regiono en Tamilnado, subŝtato de Barato. Palani-Montetoj estas alorienta etendaĵo de Okcidentaj Ghatoj kiuj troviĝas paralelaj al la okcidenta marbordo de Barato. Palani-Montetoj limtuŝas la altajn Anamalaj-Montetoj okcidente, kaj etendiĝas orienten en la ebenaĵojn de Tamilnado, kovrante areon de 2 068 kvadrataj kilometroj. La plej alta parto de la montaro troviĝas en la sudokcidento, kaj atingas altitudojn de 1 800-2 500 metroj; la orienta parto de la montetaro havas altitudon de 1 000-1 500 metroj. Ili ankaŭ gastigas unu el la relikvoj de la hindua dio Murugano, kiu estas adorata kiel la primara dio en Tamilnado.

Geografio

La montaro troviĝas inter Kumbum-Valo en la sudo, kiu estas drenata per Vajgaj-Rivero kaj ĝiaj supraj alfluantoj, kaj la regiono Kongunadu en la nordo. La nordaj deklivoj estas drenataj fare de Ŝanmukha-Rivero, Nanganj-Rivero, kaj Kodavanar-Rivero, kiuj estas alfluantoj de Kaveri-Rivero. La montaro situas plejparte ene de Dindigul-Distrikto, krom en la okcidenta parto, kie ĝi formas la limon inter Dindigul-Distrikto kaj Theni-Distrikto en la sudo. La montetostacio de Kodaikanal situas en la suda centra parto de la montaro.

Ekoregionoj

Pitoreska pejzaĝo de Palani-Montetoj.

La pli malaltaj altitudoj de Palani-Montetoj, inter 250 kaj 1 000 m, estas parto de la ekoregiono sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj. Super 1 000 m, la foliarbaro transiras al la ĉiamverdaj sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj. En la plej altaj partoj de la areo, super 2 000 m , la montaraj pluvarbaroj transiras al ŝola-herbejomozaiko, konsistanta el frostrezistemaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj alternataj kun arbareroj de kripla ŝola-kriplarbaro.

Konservado

Palani-Montetoj estas nuntempe submetitaj al la kreskanta evoluopremo. La Konsilo pri Konservado de Palani-Montetoj, ne-registara organizaĵo kun ĉefa sidejo en Kodaikanal, estis fondata en 1985. En la fruaj 1990-aj jaroj la Tamilnada Arbara Agentejo (Tamil Nadu Forest Department) proponis al la tamilnada subŝtata registaro ke multe de la areo estu koncedita protektitan statuson kiel naturorifuĝejon aŭ Sovaĝejo kaj Nacia Parko Palani-Montetoj.

Eksteraj ligiloj