Palatalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Palataloj, palatalaj konsonantoj, aŭ palataj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la korpo de la lango levita kontraŭ la malmola palato (la meza parto de la plafono de la buŝo).

Konsonantoj kun la pinto de la lango kurbigita dorsen kontraŭ la palaton nomiĝas retrofleksoj.

Komunaj palataloj[redakti | redakti fonton]

La plej komuna speco de palatala konsonanto estas la treege komuna alproksimanto j, kiu kalkuliĝas entute, inter la dek plaj oftaj sonoj inter la lingvoj de la mondo. La nazalo ɲ ankaŭ oftas, troviĝante en po ĉirkaj 35 elcento de la lingvoj de la mondo[1], en la plejo el kiuj ĝia respektiva obstrukcanto estas ne la plozivo c, sed la afrikato [[senvoĉa postalveolara afrikato|]]. Nur malmultaj lingvoj en norda Eŭrazio, la Amerikoj, kaj centra Afriko faras kontraston inter palatalaj plozivoj kaj postalveolaraj afrikatoj - la solaj bone konataj estas la hungara kaj la albana.

Notacia atentigo[redakti | redakti fonton]

Zorgu: la signoj de la IFA <c, ɟ> estas ofte uzataj, ne por palatalaj haltoj, sed por la palataligitaj velaraj haltoj [kʲ, ɡʲ], aŭ la palatalaj afrikatoj [c͡ç, ɟ͡ʝ], aŭ la alveolo-palatalaj afrikatoj [t͡ɕ, d͡ʑ], aŭ eĉ la postalveolaraj afrikatoj [t͡ʃ, d͡ʒ]. Tio estas malnova tradicio en la IFA. Veraj palatalaj haltoj relative maloftas, do estas bona ideo certiĝi pri la elparolo kiam ajn oni vidas iun <c, ɟ> en la transskribo de ia lingvo.

Palataligo[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj kun aliaj primaraj artikulacioj povas esti palataligitaj, tio estas, akompanataj de la levado de la langa surfaco al la dura palato. Ekzemple, la angla [ʃ] (literumita sh) havas tian palatalan komponenton, kvankam ĝia primara artikulacio engaĝas la pinton de la lingo kaj la supran gingivon (tiu tipo de artikulacio nomiĝas palato-alveolara).

Kelkaj lingvoj, ekzemple la rusa, havas palataligitan formon por ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj konsonantoj.

IFA[redakti | redakti fonton]

La palatalaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
Xsampa-J.png palatala nazalo Franca agneau [aɲo] ŝafido
Xsampa-c.png senvoĉa palatala plozivo Hungara hattyú [] cigno
Xsampa-Jslash.png voĉa palatala plozivo Margi ɟaɗí [ɟaɗí] ĝibo de bovino
Xsampa-C2.png senvoĉa palatala frikativo Germana nicht [çt] ne
Xsampa-jslash2.png voĉa palatala frikativo Hispana yema [ʝema] ovo-flavo
Xsampa-j2.png palatala alproksimanto Angla yes [jɛs] jes
Xsampa-L2.png laterala palatala alproximanto Itala gli [ʎi] la (malina plurnombro)
Xsampa-Jslash lessthan.png voĉa palatala injektivo Svahila hujambo [huʄambo] saluton


Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribuita de Sandra Ferrari Disner); Patterns of sounds; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]