Palatinata Arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palatinata arbaro)
situo de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Vogezoj Nordaj (Pfälzerwald-Vosges du Nord)

La mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Palatinata Arbaro, germane Pfälzerwald [pfelcavalt], en loka lingvaĵo akcentitas la unua silabo - situas en la la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj estas la plej granda kontinua arbaro en Germanio - samtempe ankaŭ unu el la plej grandaj arbaraj areoj en Eŭropo. La areo kovrita per arboj amplekas 1771 kvadratajn kilometrojn. La arbaro plenigas iom pli ol trionon de la tuta areo de la historia kultura regiono Palatinato, de kiu ĝi havas la nomon.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1958 kreiĝis al Natura Parko Palatinata Arbaro, por pli eventive garantii la ekologian protekton de la regiono. Tiu natura parko dum la jaro 1998 la germana parto de la unua "translima" biosfera rezervejo de UNESKO, nome la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Vogezoj Nordaj (Pfälzerwald-Vosges du Nord). Ĝi tiel iĝis la dekdua el la laŭ la stato de la jaro 2005 entute 14 germaniaj biosferaj rezervejoj. Al tiuj areoj sciencistoj atribuas apartan signifon por la tutmonda konservo de la biologia diverseco.

La suda parto de la Palatinata Arbaro ankaŭ havas la pejzaĝan nomon Vasgovio (germane: Wasgau [vasgaŭ]), en la mezepoko nomita Wasigenwald. Tiu vorto kaj la nomo de la montaro Vogezoj en la pleja nordokcidento de la hodiaŭa teritorio de Francio havas la saman etimologion, nome la latinan vorton Vosegus (mons).

Strukturo[redakti | redakti fonton]

arbaro Haardt apud la loko Eschbach

Limoj[redakti | redakti fonton]

La norda limo de la Palatinata Arbaro estas la Nordpalatinata Monteta Lando kun la monto Donnersberg (687 metroj super la marnivelo en la samnoma distrikto), kiu siavice limas kun la ankoraŭ pli norda mezalta montaro Hunsrück. Sude limas la mezalta montaro Vogezoj en la kulture dulingva regiono Alzaco, kiu konsistigas la plej nordokcidentan parton de Francio.

La orienta parto de la Palatinata Arbaro, kiu limas al la Rejna Malaltebenaĵo, estas nomata Haardt [ha:rt], kaj la monteta pejzaĝo inter la arbaro Haard kaj la ebenaĵo nomata Weinstraße [vajnŝtra:se], en Esperanto "Vinstrato", kio aludas al la supera ekonomia graveco de vinkultivado en tiu regiono.

Okcidente de la urbo Kaiserslautern komenciĝas mallarĝa areo de marĉo kun la nomo Landstuhler Bruch, kaj sude de ĝi la okcidenta limo de la Palatinata Arbaro estas altebenaĵo kun la nomo Südwestpfälzische Hochfläche.

Montoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de montoj en la Palatinata Arbaro.
la "Napoleona Roko" en la subregiono Dahner Felsenland

Tre multaj altaj punktoj de la regiono estas malkrutaj arbare kovritaj montoj kun alteco de 400 ĝis 500 metroj super la marnivelo, kvankam ankaŭ ekzistas bizare formitaj klifaj rokoj, ekzemple en la subregiono Dahner Felsenland aŭ ĉirkaŭ la valo de la rivero Nahe kiel en la teritorio de la komunumaro Bad Münster am Stein-Ebernburg.

Rigardo de Blättersberg el Burrweiler nordnordokcidenten a la suda kupolo.
Montoj kun alteco de pli ol 600 metroj estas
Montoj kun alteco de malpli ol 600 metroj estas

Biologio[redakti | redakti fonton]

la arbara lago Eiswoog

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La arbaraj areoj ampleksas pli ol 76 procentojn de la biosfera rezervejo kaj kovras preskaŭ la tutan teritorion de la du mezaltaj arbaroj Palatinata Arbaro kaj Vogezoj. Aldonaj areoj estas lagoj kaj riveroj, agrikulture utiligitaj areoj - interalie vitejoj - kaj nur laste loĝlokoj kaj stratoj.

Tipaj por la Palatinara Arbaro estas granda kvanto da fagoj, kiuj aparte bone kreskas sur la sabloŝtona grundo. En iom humidaj valoj ankaŭ abundas kverkoj. Apud valaj rojoj krome oftas alnoj, kaj proksime al la vitejoj de la plej orienta parto ankaŭ kaŝtanujoj. La aldone plantitaj piceoj kaj abioj estas relative novaj en la arbaro.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Krom granda nombro da parte maloftaj skaraboj, papilioj kaj aliaj insektoj en la Palatinata Arbaro ankaŭ ekzistas fasko da raraj birdoj. En kroma Eŭropo maloftiĝintaj mamuloj, kiuj ankoraŭ hejmas en la arbaro, estas ekzemple vespertoj, martesoj kaj linkoj. La plejmulto de arbaraj bestoj tamen, kiel en aliaj mezaltaj montaroj de Eŭropo, estas cervoj kaj aproj.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

kastelo Hambacher Schloss

La kompleta regiono estas maldense loĝata, kaj ankaŭ agrikulture utiligitaj areoj multe pli maloftas ol averaĝe en Germanio. Plej multaj loĝlokoj situas en la sudoriento de la Palatinata Arbaro.

La tri urbetoj en la centro de la arbara regiono, Lambrecht, Annweiler kaj Dahn, ĉiuj havas malpli ol 10.000 loĝantojn. Ĉe la orienta rando de la arbaro situas la urboj Eisenberg, Grünstadt, Bad Dürkheim, Neustadt an der Weinstraße, Edenkoben, Landau kaj Bad Bergzabern, ĉe la okcidenta rendo la urboj Kaiserslautern, Rodalben kaj Pirmasens.

La regiono havas grandan nombron da historiaj mezepokaj fortikaĵo kaj kasteloj. Menciindaj ekzemple estas en la centro de la montaro la imperia kastelo Trifels apud la urbeto Annweiler, en kiu la angla reĝo Rikardo Leonkoro estis malliberigita, kaj en la orienta parto de la arbaro apud la urbo Neustadt an der Weinstraße la kastelo Hambacher Schloss, kiu dum la jaro 1832 estis la renkontopunkto por impona demonstracio por demokratiigo de la tiam multŝtata Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 49° 17′ 32" norde., 7° 52′ 36" oriente