Palatinata germana dialektaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palatinata dialekto)
Palatinata germana dialektaro
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Rejnfranka dialektaro
Parolantoj 1 000 000
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 pfl
  Glottolog pala1330
Angla nomo Palatinate German
Franca nomo palatin
vdr

La palatinata germana lingvo (Pfälzisch/Pälzisch) estas dialektaro de la germana lingvo parolata precipe en la geografia regiono Palatinato, la suda parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio, inter la rivero Rejno oriente kaj la limo al Sarlando oriente. Pliaj parolantoj ankoraŭ troveblas en la orienta parto de Sarlando kaj en la teritorio ĉirkaŭ la urboj Mannheim kaj Heidelberg en plej norda Baden-Virtembergo.

La dialektaro divideblas en okcidentan formon, nomatan Westpfälzisch, kaj orientan formon, nomatan Vorderpfälzisch. La lingvo estas la precipa fonto de la pensilvanigermana lingvo en Usono, kiun plejparte vivigis germanaj elmigrintoj el la historia regiono Kurpfalz, kiu krom el la nuna geografia regiono Palatinato ankaŭ konsistis el la norda parto de Baden-Virtembergo kaj la nuna distrikto Bergstraße, la plej suda parto de Hesio: la areo fakte identas al la moderna metropola regiono Rhein-Neckar.

Ekzistas vikipedio en la palatinata germana lingvo, kiu en februaro 2012 havis iom pli ol 1700 artikoloj.

Jen iuj ekzemplaj vortoj, kun komparo al la germana kaj nederlanda lingvoj:

Vorderpfälzisch Westpfälzisch Germane Nederlande Esperantlingve
Mais Mais Mäuse Muis musoj
Lais Lais Läuse Luis afidoj
Grumbeer Grumbeer Kartoffel Aardappel terpomo
Schnoog(e) Stechmigg Mücke muskiet/mug kulo
Bääm Bääm Bäume boom arboj
Schdää Schdää Stein steen ŝtono
soi sei sein zijn lia
unser unser unsere ons nia
net/nit net nicht niet ne
dowedder degeche dagegen tegen kontraŭ
Fusch Fisch Fisch vis fiŝo
ebbes ebbes etwas iets/wat io
Ärwett Arwett Arbeit werk laboro
Dor Dor Tor deur pordo
Abbel Abbel Apfel appel pomo
hawwe hänn haben hebben havi