Paldorsa kolombo
| Paldorsa kolombo | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| [[Dosiero:]] | |||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Columba eversmanni
Charles Lucien Bonaparte 1856 |
La Paldorsa kolombo (Columba eversmanni) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas kaj reproduktiĝas en malgranda parto de Azio, kaj pli precize reproduktiĝas en suda Kazaĥio, Uzbekio, Turkmenio, Taĝikio, Kirgizio, Afganio, nordorienta Irano kaj plej nordokcidenta Ĉinio. Temas pri parte migranta specio kiu eliras el plej nordaj regionoj por vintri ĉe nordorienta Pakistano kaj ĝis la maro kaj nordokcidenta Barato.
Ĝi estas negranda kolombo ĉirkaŭ 26 cm longa, ĝenerale griza kaj videblas malhelaj strioj dorse. Ĝi reproduktiĝas kolonie en arbotruoj aŭ en riverravinoj. Ĝi manĝas grejnojn surgrunde kaj berojn.
La dunomo scienca rememorigas la biologon kaj eksploriston Eduard Friedrich Eversmann.
