Palearkta ekozono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palearkta ekozono (verde).
Situo de la palearkta ekozono.

La palearkta ekozonopalearkto [1] estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.

El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de HispanujoSicilio [2].

Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearkton. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.

Enhavo

Ĉefaj ekologiaj partoj[redakti]

Mezvarma miksita arbaro en Danujo

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividitaj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearkto, oni havas:

Eŭropa-siberia ekoprovinco[redakti]

Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la Nearkta ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajn faŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktan kaj la nearktan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktan ekozonon aŭ holarkto. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.

Mediteranea ekoprovinco[redakti]

La teritorioj kiuj borderas la Mediteranean Maron en Sud-Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidenta Azio gastigas la mediteraneajn ekoregionojn kiuj kune konstituas la plej grandan kaj la plej diversan mediteranean areon de la mondo, kun ĝenerale mildaj, pluvaj vintroj kaj varmegaj, sekaj someroj. La mozaiko de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj gastigas 13 000 endemiajn speciojn. La mediteranea ekoprovinco ankaŭ estas inter la plej endanĝerigitaj biogeografiaj teritorioj; nur 4 % de la origina vegetaĵaro de ĝi postrestas, kaj homaj aktivecoj, inkluzive de tropaŝtiĝo, senarbarigo, kaj transformado de teroj por paŝtejo, agrikulturo aŭ urbanizado, estas degradintaj multon de la ekoprovinco. Antaŭe tiu ĉi plejofte estis kovrita de arbaroj kaj duonarbaroj, sed intensa homa uzado estis reduktinta multon de ĝi al kserofitaj arbedaroj, arbustaroj kaj makisoj, konataj laŭ diversaj lokaj nomoj. La organizo Naturprotekto Internacie estas indikinta la Mediteranean basenon kiel unu el la biodiverseco-varmpunktoj de la mondo.

Sahar-arab-dezerta ekoprovinco[redakti]

Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktajn kaj la afrotropikajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearkto; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropika ekozono, dum aliaj lokas la limon meze de la dezerto.

Okcident- kaj mez-azia ekoprovinco[redakti]

La kaŭkaziaj montaroj, kiuj etendiĝas inter la Nigra kaj la Kaspia Maroj, estas eksterordinare riĉa miksaĵo de konifer-, foliaj, kaj miksaj arbaroj, kaj inkluzivas ekzemple la ekoregionon de la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido.

Mez-Azio kaj la irana altebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, duonarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la hindomalajaj ekoregionoj.

Orientazia ekoprovinco[redakti]

Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la hindomalaja ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseca varm-punkto. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearkta flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.

Dolĉakvo-ekoregionoj[redakti]

La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.

Faŭno kaj flaŭro[redakti]

Unu birda familio, la proneledoj (Prunellidae) estas endemia en la palearkto. La holarkto ujas kvar aliajn endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).

Ne troviĝas endemiaj mamulaj ordoj en la Palearkto, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae ( familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae ( formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la palearkto, kaj disvastiĝas al la nearkta ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").

Listo laŭbiome klasifitaj palearktaj ekoregionoj[redakti]

Biomoj de la okcidenta palearkta ekozono.
Biomoj de la orienta palearkta ekozono.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj Ĉinujo
PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo Ĉinujo
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italujo
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalujo )
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Rumanujo, Serbujo ( Kosovo ), Turkujo
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danujo, Germanujo, Polujo, Svedujo
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalujo, Hispanujo
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britujo
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkujo
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrujo, Belarusujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Litovujo, Moldava Respubliko, Polujo
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreujo, Sud-Koreujo
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainujo, Rusujo
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Italujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britujo
PA0422 Foliarbaroj apud la Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italujo
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusujo, Estonujo, Norvegujo, Latvujo, Rusujo, Suomujo, Svedujo
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanujo
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanujo
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusujo
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Svisujo
Mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Svisujo
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Mongolujo, Rusujo
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj Britujo
PA0504 Karpataj montarbaroj Ĉeĥujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Ukrainujo
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj Afganujo, Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0509 Hengduan-montaraj subalt-montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj Japanujo
PA0511 Honŝuaj altmontaraj koniferaroj Japanujo
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Alĝerio, Maroko, Tunizio
PA0514 Nordorient-himalajaj subaltmontaraj koniferaroj Barato, Butano, Ĉinujo
PA0515 Nord-anatolaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Turkujo
PA0516 Kanjonaj alt-montaraj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang Ĉinujo
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min Ĉinujo
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj Norvegujo, Svedujo, Suomujo
PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo
Tajgo
PA0601 Orient-siberia tajgo Rusujo
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro Islando
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj Rusujo
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo Rusujo
PA0605 Nordorient-siberia tajgo Rusujo
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo Rusujo
PA0607 Saĥalena tajgo Rusujo
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj Rusujo, Svedujo
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo Rusujo
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
PA0801 Alaja kaj okcident-tianŝana stepo Kazaĥujo, Taĝikujo, Uzbekujo
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto Kazaĥujo
PA0804 Daura arbarstepo Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo
PA0806 Emin-vala stepo Ĉinujo, Kazaĥujo
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj Ferooj ( Danujo )
PA0808 Gisaraj kaj alajaj duonarbaroj Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo
PA0809 Kazaĥa arbarstepo Kazaĥujo, Rusujo
PA0810 Kazaĥa stepo Kazaĥujo, Rusujo
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj Kazaĥujo
PA0812 Mezorienta stepo Irako, Sirio
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo Moldava Respubliko, Rumanujo, Rusujo, Ukrainujo
PA0815 Sajana intermontara stepo Rusujo
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo Mongolujo, Rusujo
PA0817 Sud-siberia arbarstepo Rusujo
PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
PA0904 Inunditaj savanoj de la Nildelto Egiptujo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Altmontara stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo Afganujo, Barato, Ĉinujo, Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo Irano, Turkmenujo
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alt-montaraj arbustaroj kaj herbejoj Afganujo, Barato, Ĉinujo, Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo Ĉinujo
PA1014 Pamir-altmontaraj dezerto kaj tundro Afganujo, Ĉinujo, Kirgizujo, Taĝikujo
PA1015 Ĉilianaj subaltmontaraj herbejoj Ĉinujo
PA1016 Sajanaj altmontaraj herbejoj kaj tundro Mongolujo, Rusujo
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj Ĉinujo
PA1018 Sulajmanaj altmontaraj herbejoj Afganujo, Pakistano
PA1019 Tianŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo
PA1020 Tibet-altebenaĵaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj Ĉinujo
PA1021 Okcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj Barato, Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo Ĉinujo
Tundro
PA1106 Kol-duonsula tundro Norvegujo, Rusujo
PA1108 Nordokcident-rusaj kaj novzemlaj tundroj kaj tajgoj Rusujo
PA1110 Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj Norvegujo, Svedujo, Suomujo
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Turkujo
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanujo
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francujo
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekujo
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkujo
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanujo, Portugalujo
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Grekujo, Italujo, Slovenujo
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francujo, Italujo
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj ( Hispanujo ), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanujo, Grekujo, Respubliko Mekedonujo, Serbujo
PA1220 Sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo, Libano, Sirio, Turkujo
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Kroatujo
Dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj Egiptujo, Jordanio, Omano, Saŭda Arabujo, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto Maŭritanio, Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro Egiptujo, Irako, Israelo, Jemeno, Jordanio, Omano, Saŭda Arabujo,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭretanio, Niĝerio, Sudano
PA1330 Taklamakano Ĉinujo
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato Ĉado, Egiptujo, Libio, Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Alĝerio, Niĝero, Malio, Maŭritanio


Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Tute ne temas pri arkta regiono, konsekvence nek pri malnov-arkta regiono ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediterananeajn, eĉ saharajn partojn; tial rekonebla transskribo de la jam internacia termino ŝajnas la plej akceptinda traduko por ne krei konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele. Eble pli preferinda Esperanta termino, ol tiu ĉi-supre proponita, estus "palearktiso", do senpere derivita de la latina nomo palaearctis.
  2. Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 382, ISBN 2-271-05816-3 france
    Paléarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l’Europe et à l'Azie ( hormis les péninsules arabique, indienne et indochinoise et l'archipel malais). 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Palearkta ( adjektivo ) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion ( pli-malpli ! ) respondanta al Eŭropo kaj al Azio ( sen la duoninsuloj araba, hinda kaj hindoĉina kaj la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Bibliografio[redakti]

  • angle Amorosi, T. 1989 : Contributions to the zooarchaeology of Iceland: some preliminary notes, in : The Anthropology of Iceland (eds. E.P. Durrenberger & G. Pálsson), Iowa City, University of Iowa Press, pp. 203-227.
  • angle Buckland, P.C., et al. 1991 : Holt in Eyjafjasveit, Iceland: a paleoecological study of the impact of Landnám, in : Acta Archaeologica 61: pp. 252-271.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio