Palencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Hispanio > Kastilio kaj Leono > Palencio


Provinco de Palencio, en Hispanio

Palencio, hispane Palencia, estas kastilia urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Loĝantaro: ĉ. 70.000 homoj

Alteco super marnivelo: 750 metroj.

Ĝi situas 45 kilometrojn norde de Valadolido (Valladolid), kaj havas multan rilaton kun tiu ĉi urbo.

La plej grava monumento estas la Katedralo, alnomata la bela nekonata, konstruita de 1321 al 1504.

Katedralo de Palencio

Palencio estis sufiĉe grava urbo dum la mezepoko, dum kiu fondiĝis unu el la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo. Poste ĝi perdis gravecon, kaj eĉ la universitato estis translokita al Valadolido.

Provinco

Palencio estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĉefaj urboj: Venta de Baños, Carrión de los Condes, Frómista, Guardo kaj Aguilar de Campoo.

Eksteraj ligiloj