Paleokristana arkeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruinaĵoj de bizanca preĝejo, en areo de lageto Betesda. Elfosita en 1964, ĝi konfirmis johanan tekston, kiu antaŭe estis taksata fantaziaĵo aŭ interpolaĵo, nome Jo 5, 2: En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.[1]

La paleokristana arkeologio estas la studo pri kristanismo de la unuaj jarcentoj pere de arkeologiaj malkovroj, la dokumentado kaj la analizo pri la materiaj spuroj (arkitekturo, manfaritaĵoj, ilustraĵoj, biologiaj kaj homaj restaĵoj kiuj konserviĝis).[2]

La arkeologiaj trovitaĵoj estas utiligitaj por la studoj koncernantaj la historiecon de Jesuo kaj la originon de kristanismo.

Kelkaj trovitaĵoj koncernantaj kristanismon[redakti | redakti fonton]

Blasfema grafitio Aleksameno en Palatino[redakti | redakti fonton]

La grafitio, [3] nun gastigita en la Palatina Muzeo (Romo), montras homan krucumitan figuron kun besta kapo dum sube legeblas greklingva skribaĵon:

Grafitio de Aleksameno, Romo, Monteto Palatino.

Alexamenos
adoras
sian Dion.

La datado ne estas certa, ekde la 1-a jarcento ĝis la 3-a jarcento. La bildo ŝajnas esti ironiaĵo kontraŭ kristanoj. Tamen temas precipe pri atesto pri la ĉeesto de kristanoj en Romo kaj laŭ iuj pri adora kulto al Kristo.

Kristanaj sarkofagoj[redakti | redakti fonton]

La produkto de romiaj sarkofagoj kun skulptita ornamo ekpliiĝis ekde la komenco de la 2-a jarcento pro la iompostioma forlaso de la rito de la cindrigo kaj alestiĝo de tiu de la interigo de la kadavroj.

Rilate la kutimon de kristanoj, en sarkofagoj de la 3-a jarcento jam troviĝas ilustraĵoj de bibliaj scenoj.

Tamen tiuj restaĵoj troviĝas ankaŭ en orientaj zonoj.

Ŝtono kun la gravuraĵo de la nomo Pontio Pilato.

Papiruso 2325[redakti | redakti fonton]

La Papiruso Fayyum aŭ Greklingva papiruso 2325, estas papirusa ero de la Nova Testamento en kiu, spite de ĝia damaĝa stato, legeblas ĉirkaŭ cent literojn. Pro ĝia skriba stilo arkeologoj opinias ke ĝi estis kopiita ĉe la fino de la 2-a jarcento. La teksto ŝajnas paralelaĵo, kvankam malplilongigita, de Marko 14, 26-31 [4] Iuj, tamen, sin demandas ĉu la referenca teksto povas esti la Evangelio laŭ Petro[5] La teksto recitas:
[...]ε]ξαγειν ως ε[ι]πε[ν] οτι, Α[παντες]
[εν ταυτη] τη νυκτι σκανδαλισ[θησεσ-]
[θε κατα] το γραφεν• Παταξω τον [ποιμε-]
[να, και τα] προβατα διασκορπισθησ[ονται. ει-]
[ποντος το]υ Πετ{ρου}• Και ει παντες, ο[υκ εγω....]
[...Ι{ησου}ς• Πρι]ν αλεκτρυων δις κοκ[κυσει τρις]
[...με α]παρν[ηση.]

(Traduko laŭsenca) “Ĉinokte vi ĉiuj
estos skandalizitaj ĉar estas skribite:
mi frapos la paŝtiston kaj [la
ŝafaro] dispeliĝos, [...] kaj kiam Petro diris:
ankaŭ se ĉiuj, Jesuo [...] koko kantos.
du fojojn [...] tri fojojn min [...]

Kristanaj katakomboj[redakti | redakti fonton]

La unuaj kristanaj katakomboj en la antikva Romo datiĝas je la fino de la 2-a jarcento; antaŭe la kristanoj estis entombigitaj kune kun la paganaj; kiam la komunumo nombre kreskis, necesis establi novajn kolektivajn tombejojn. Dekomence ili estis utiligitaj nur kiel entombejaj lokoj kaj poste ankaŭ kiel kultejo por la Martiroj tie entombigitaj.

En la 3-a jarcento en Romo oni nombris 25 kristanaj tombejoj kiu ricevis la nomojn de la papoj tie entombigitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Pasquale Testini, [2] Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkeologio kristana, 1980 Edipuglia
  • itale Antonio Bosio, Roma sotterranea, 1632, Romo
  • france |UmbertoFasola, Les Catacombes entre la légende et l'histoire, en "Les Dossiers de l'Archéologie", 1976, Dijon
  • itale Giuseppe Ferretto, Note storico-bibliografiche di archeologia cristiana, 1942, Vatikano
  • angle Frend, William Hugh Clifford, The Archaeology of Early Christianity. A History, Geoffrey Chapman, 1997. ISBN 0-225-66850-5

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. James H. Charlesworth, Jesus and archaeology, Wm. B. Eerdmans Publishing, 2006. p. 566
  2. Charles Wesley Bennett, Christian archaeology, Volumo 4, Phillips & Hunt, 1888.
  3. The Alexamenos Graffito. Arkivita el la originalo je 2008-06-01. Alirita 2013-12-02.
  4. (Marko 14, 26-31) ""27 Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros. 28 Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon. 29 Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi. 30 Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31 Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj".
  5. Esperantigita Evangelio laŭ Petro en [1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • itale [3] Papa instituto de kristana arkeologio
  • angle [4] Arkeologio en Katolika Enciklopedio.