Pivotradiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palisradiko)
Oficina taraksako kun pivotradiko

Pivotradiko[1], aksradikopalisradiko (ĉefradika sistemo) estas radiko, kiu estas pli forta, dika ol la flankaj radikoj. Aksradiko ofte penetras pli suben en la grundon ol la aliaj radikoj.

Aksradiko karakterizas pinojn, juniperojn, larikojn, abiojn, kverkojn, cedrojn, fraksenojn, baobabojn, panfruktarbojn.

La aksradiko servas kiel rezervaĵa organo de iuj legomoj. Oni trovas ankaŭ multjarajn kaj unujarajn herbojn (ekz. Oenothera biennis) kun aksradiko uzata kiel manĝaĵo. Vidu la apudan bildon pri leontodo.

La alia ĉefa tipo de radiko estas kvasta radiko (plata, fibra, difuza radiko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp., p.5 ISBN 3-931 262-08-1 esperante