Pallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pallo, ukraine Палло, ruse Павловце (pavlovce), slovake Pallov, hungare Palló estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo en municipo de Haloĉ. La historia ukraina loknomo estis Павлове (pavlove).

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Pallo situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Veľké Kapušany-Uĵhorodo. La lasta troviĝas 12, 5 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1311. Post la mezepoko foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1567 la tataroj, en 1646 armeo de Emeriko Thököly, en 1685 la aŭstroj faris damaĝojn. En 1910 loĝis en Palló 483 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Palló apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Palló rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo tuj deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Pavlove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kies kampoj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj en 2000. En 2001 loĝis en Pallo 677 da homoj, (590 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, kulturdomo, 2 vendejoj.

Vidindaĵo

Nomportantoj