Palm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palm Pilot)

Palm estas la komerca nomo de komputiletoj sufiĉe malgrandaj kaj malpezaj por ilin teni sur la manplato kaj kunporti en la poŝo.

La unuaj modeloj de tiuj poŝkomputiloj fabrikitaj de Palm, Inc. (dum ĝi estis filio de U.S. Robotics3Com) nomiĝis Palm Pilot. Pli ĵusaj modeloj fabrikitaj de PalmOne ne plu nomiĝas Pilot, tamen la vorto Palm eniris la komputilan ĵargonon kiel sinonimo de poŝkomputilo, sendepende de komerca marko.