Palmaro de Elĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉielarko super la palmaro
Daktilopalmoj

La Palmaro de Elĉo (hispane Palmar de Elche kaj valencie Palmerar d'Elx), troviĝas en Elĉo (Hispanio), estas granda palamaro en tiu valencia urbo. Ĝi estas la plej granda palmaro en Eŭropo kaj en la mondo ĝi estas superita nur de kelkaj arabaj palmaroj.

La ĉefa specio de palmoj kiu troviĝas en tiu palmaro estas la Phoenix dactylifera kiu estis portita de la muzulmanoj kiam okupis la Iberian duoninsulon. La palmoj estas bone pagataj en la hispana merkato kaj ankaŭ en la kaŝita komerco; tre gravas la daktila industrio kaj la partoj de la palmoj kies branĉoj sekvas specialan sekigprocezon.

La Palmaro de Elĉo estis deklarita kiel Monda Heredaĵo de UNESKO la 30-an de novembro 2000. Ĝi estis kreita de la unuaj muzulmanaj loĝantoj kiuj fondis la urbon Elĉo. La araboj ĉiam uzis la saman taktikon por ĝia konservado kaj protektado kaj ankaŭ pliigis ĝian plantaron. Sub regado de Abderamano la 1-a konstruiĝis la granda akvum-kanalo. Pli malfrue, en la Mezepoko estis kreitaj pluraj leĝoj por protekti ĝin kaj ekde tiam ĝi ĉiam estis gardita.

La unua evidentaĵo pri la intereso de la aŭtoritatoj por ĝia konservado okazis en 1265 per la konkero de la reĝo Jakobo la 1-a, kiu verŝajne evitis ĝian detruadon pro verŝajna identiga elemento de la araba kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 38° 16′ 10″ N 0° 41′ 54″ U / 38.26944 °N, 0.69833 °U / 38.26944; -0.69833 (mapo)