Palmira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri antikva ruina urbo. Por urbo en Kolombio rigardu la paĝon Palmira (Kolombio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palmyra (apartigilo).
Monda heredaĵo de UNESKO
Palmira
antikva urbo • ruinoarkeologia loko [+]

Koordinatoj34° 33′ 1″ N, 38° 16′ 11″ O (mapo)34.55038138.269791Koordinatoj: 34° 33′ 1″ N, 38° 16′ 11″ O (mapo)
Areo16,4 km² (1 640 ha) [+]

Palmira (Sirio)
Palmira (Sirio)
DEC
Map
Palmira
Vikimedia Komunejo:  Palmyra [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Tetrapylon en la jaro 2016
Tetrapylon en la jaro 2016
Lando  Sirio
Tipo Kultura
Surfaco 1.640
Bufra areo 16.800
Kriterioj (i) (ii) (iv)
Fonto 23bis
Regiono** Azio
Geografia situo 34° 33′ 5″ N, 38° 16′ 5″ O (mapo)34.55138938.268056
Registra historio
Registrado 1980  (4-a sesio)
Ruĝa listo ekde 2013
Plie 2017
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
superrigardo de la ruina urbo en 2008

Palmiro aŭ Tadmur estas antikva ruina urbo en Sirio, meze en la sudo de la lando. La urbo vigle evoluis ekde la 3-a jarcento a.K., kiam ĝi iĝis grava komerca punkto de la orienta-okcidenta komercado. Palmira situis duonvoje inter la Mediteraneo kaj rivero Eŭfrato.

La ŝemida urbo perdis la aŭtonomion dum regado de imperiestro Tiberio (14–37). Post vizito de Hadriano (ĉ. 129) ĝi iĝis civitas libera (libera urbo). Ĝi floris en la 3-a jarcento kaj venis sub islaman regadon en 634.

Sur ĝi konstruiĝis Tadmur, kiu havas ĉirkaŭ 36 000 loĝantojn.

Zenobia estis reĝino de Palmiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologiaj trovaĵoj datiĝas reen al la neolitiko, kaj ĝi unue estis skribe dokumentita komence de dua jarmilo antaŭ nia erao kiel karavana haltejo por vojaĝantoj irantaj tra la Siria Dezerto. La urbo estis konata en la analoj de la reĝoj de Asirio kaj estis menciita en la Tanaĥo. Palmira estis parto de la Seleŭkia Imperio kaj prosperis post ĝia aliĝo en la Romia Imperio en la unua jarcento.

La urba riĉeco ebligis la konstruadon de monumentaj projektoj. En la tria jarcento de nia erao la urbo estis prospera metropolo kaj regiona centro. Ĝi estis ligita al la Romia provinco Sirio kaj ĝia politika organizo estis influita de la modelo de la greka urbo-ŝtato dum la unuaj du jarcentoj de nia erao. La urbo estis regata de Senato, kiu respondecis pri publikaj instalaĵoj kaj la militistoj. Fariĝinte romia kolonio dum la tria jarcento, la urbo adoptis monarkian sistemon en 260. La urbo ricevis sian riĉecon per komercaj karavanoj: la palmiranoj, renomaj komercistoj, establis koloniojn laŭ la Silka Vojo kaj tra la Romia Imperio. La urba loĝantaro estis ĉefe miksaĵo de amoridoj, arameoj kaj araboj, kun juda minoritato. La urba socia strukturo estis triba kaj liaj loĝantoj parolis la palmiran, dialekton de la aramea), krome la greka estis uzata por komercaj kaj diplomatiaj celoj. La kulturo de Palmira, influita per tiu de la grek-romia mondo kaj de Persio, produktigis karakterizan arton kaj arkitekturon. La urbaj loĝantoj adoris lokajn kanaanidajn diaĵojn kaj antikvajn mezopotamiajn kaj arabajn diojn.

la templo de Baal en 2010 - en aŭgusto 2015 ĝihadistoj eksplodigis ĝin

En 260 la palmira reĝo Odaenathus venkis la armeon de la persa imperiestro Ŝapuro la 1-a. Li batalis plurajn batalojn kontraŭ la persoj antaŭ lia murdo en 267. La reĝon anstataŭigis liaj du junaj filoj sub la supera regado de reĝino Zenobia, kies armao ribelis kontraŭ Romo kaj komencis invadi ĝiajn orientajn provincojn en 270. La palmiraj regantoj adoptis imperiajn titolojn en 271; la romia imperiestro Aŭreliano venkis la urbon en 272, detruante ĝin en 273 post malsukcesa dua ribelo.

Palmira estis negrava centro en la Bizanca Imperio, Raŝiduna Kaliflando, Umajida Kaliflando, Abasida Kaliflando kaj la Mameluka Sultanlando. La palmiranoj konvertiĝis al kristanismo dum la kvara jarcento kaj al islamo en la dua duono de la unua jarmilo, kaj la palmira kaj greka lingvoj estis anstataŭita de la araba. La urbo - detruita de la timuridoj en 1400 - restis malgranda vilaĝo sub la otomanoj ĝis 1918, sekvita de la araba regno de Sirio kaj la franca mandato por Sirio kaj Libano. En 1929, la francoj komencis movi vilaĝanojn en la novan vilaĝon Tadmur. La translokigo estis kompletigita en 1932, tiel ke la antikva ejo estis forlasita kaj disponebla por elfosadoj.

Ekde komenco de 2015 la ĝihadistoj de la terora organizaĵo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio konkeris kaj komencis detrui la ruinan urbon, kiu konsideratas monda kultura heredaĵo de Unesko, por demonstri ke ili facile povas malobei internaciajn konvenciojn. La 23-an de aŭgusto 2015 oni diskonigis, ke la ĝihadistoj eksplodigis la templon de Baal en la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]