Palm-insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palmo-insuloj)
Palm-insuloj
insularo • terfarado [+]

AkvejoPersa golfo

Koordinatoj25° 7′ 1″ N, 55° 7′ 55″ O (mapo)25.11694455.131944Koordinatoj: 25° 7′ 1″ N, 55° 7′ 55″ O (mapo)
Areo60,35 km² (6 035 ha) [+]
HorzonoUTC+04:00 [+]

Palm-insuloj (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Palm-insuloj (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Map
Palm-insuloj
Vikimedia Komunejo:  The Palm [+]
vdr
La tri palm-insuloj

La Palm-insuloj en Dubajo, U.A.E. estas la tri plej grandaj artefarita insuloj en la mondo, estante konstruataj per Nakheel Properties en la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj. Ĉiu kolonio estos en la formo de palmarbo, superita de lunarko, kaj havos loĝdomajn komunumojn kaj feriejojn konstruataj sur ili. La konstruado de ĉi tiuj insuloj estas ebla pro la larĝa kontinentbreto de la dubaja marbordo, kaj la relativa malprofundeco de la Persa Golfo.

La insuloj estas desegnitaj kiel parto de la evoluigado por turismo en Dubajo kontraŭ la fina forkonsumiĝo de la emirolandaj naftorezervoj, kiuj antaŭvideble estos forkonsumita en la dua jardeko de la 21a jarcento. La celo estas fariĝi unu el la plej grandaj lokoj en la mondo por turismo kiel rimedo por diversigado de la ekonomio. Du el la isuloj — La Palmo Jumeirah (elp.Ĝomejre), kaj La Palmo Deira (elp. Dejre) — konstruiĝas per la Nederlanda kompanio Van Oord Dredging elde 80,000,000 m³ da skrapaĵoj de mara fundo de la proksima kanalo. La Palmo Jebel Ali (elp. Ĝebel Ali) konstruiĝas per Jan De Nul.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La Palm-insuloj teknike estas artefaritaj duoninsuloj konstruataj per sablo skrapita de la fundo de la Persa Golfo, kiu estas oportune mallarĝa kaj malprofunda. La sablo estas ŝprucita de la skrap-ŝipoj, kiuj estas gvidataj per GPS (Geografia Pozici-Sistemo), al la celitaj lokoj per proceduro nomata ĉielarkado. La ekstera rando de ĉiu Palma ĉirkaŭita lunarko estas grandega kontraŭondaĵo konstruata pere de zorgeme lokitaj rokoj kolektitaj de eksplodigoj. Nederlandaj sciencistoj, pro sia sperto pri ŝanĝoj kiujn ili faris en la propra lando, alvokiĝis por al studado de la loko kaj por la perfektaj planoj por la Palmoj kontraŭ pasado de tempo kaj tra ŝtormoj. Tamen, la posedantoj rifuzis atendi ĝis la studado estis kompleta: ili komencis la konstruadon! Post kiam la Palmo estis konstruita, la Nederlandaj sciencistoj eltrovis ke la tajdo ne atingas ĝis la fino de la lunarko kun sufiĉa forto por malhelpi stagnadon de la akvo; ĝi estiĝus rifuĝejo por algoj kaj moskitoj. Sekve, la lunarko estis modifita kun du ekstraj kanaloj, ĉiu ĉirkaŭ kvarono de la vojo for de ĉiu finaĵo. Ĉi tiuj kanaloj permesas pli grandan amplekson por la ago de la tajdo, kaj tiel la akvo en la Palma limo estas anstataŭigota ĉiun duan semajnon.

Palmo Jumeirah[redakti | redakti fonton]

La Palmo Jumeirah

La Palmo, Jumeirah komencis konstruiĝi en junio 2001 kaj estus kompletigita en 2006. Pro desegn-ŝanĝoj la atendata kompletiĝa dato fariĝis decembro 2007 [1] Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine. Ekzistas planoj por tri 5-stelaj hoteloj konstuotaj sur La Palmo Jumeirah, ĉiu kun aparta nacia temo: Okinavo, Brazilo, kaj Venecio. La Palmaj folioj estos kovritaj per luksaj feri-domoj. Kiam ĉi tiuj prezentiĝis por vendiĝo en 2004, ĉiuj ekvendiĝis en la daŭro de tri unuaj tagoj de sur-merkatigado; rimarkindaj aĉetantoj inkluzivis la Beckhamojn.

Post-konstruadaj problemoj[redakti | redakti fonton]

La formo de la Palmo havas nedeziratajn efikojn sur la tajdaj fluoj. La fluado elektas la plej mallongan vojon ĉirkaŭ la Palmo, kaj sekve ne fluiĝas nature tra la flankoj. La akvo, kio eniras la Palmon jam ne estas puŝita de la fluado kaj tial perdas sian energion kaj restigas ĉiujn aĵojn kaj partetojn, kiuj estis portataj de ĝi.

La Palmo Jebel Ali[redakti | redakti fonton]

La Palmo Jebel Ali komencis konstruiĝi en Oktobro 2002 kaj antaŭvideble estos kompletigita je la fino de 2007. Ĝi celas esti trankvila loko por ripozado. Post kiam ĝi estos kompletigita, ĝi estos ĉirkaŭita per la projekto Dubaja Akvo-fronto, kiu estas serio da insuloj en la formo de kurbo kun malgrandiĝanta larĝo. Ĝi inkluzivas trabajn piedirejojn, kiuj cirklas la "foliegojn" de la "palmo" kaj bildigas araban poemon de Mohamedo bin Raŝid Al Maktum:

Prenu saĝecon de l' saĝuloj
necesas viro de vizio por skribi sur akvo
ne ĉiu, kiu rajdas sur ĉevalo estas ĵokeo
granduloj stariĝas por pli grandaj defioj

La Palmo Deira[redakti | redakti fonton]

La Palmo Deira komencis konstruiĝi en Novembro 2004, sed estas antaŭvideble prokrastado de kvin jaroj pro problemoj en konstruado. La Deira Palmo estos la plej granda el la tri Palmoj kaj kovros lokon pli multan ol Manhattan. Ĉar la konstruisto Nakheel Properties je la fino de 2009 havis financajn problemojn, la projekto (dumtempe) estas haltigita.