Palmomedolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skatolo de palmomedolo

Palmomedolo aŭ Palmokoro estas manĝaĵo farita el la kuirita petiola eno de foliidoj de kelkaj palmospecioj, ĉefe la Bongusta eŭterpoJusaro (Euterpe edulis) en peklakvo. La palmomedolo estas blanka cilindro kiu estas trovebla en la palmotrunko. La palmomedolo estas tradicia manĝaĵo en Brazilo kaj estas ofte trovebla en restoracioj kaj en superbazaroj, sed por forpreni la palmomedolon el la trunko oni bezonas haki la palmon, kio kondukas rapide la palmon Bongusta eŭterpo al la formorton. Tamen estas nune la komerco de Jusaro malpermesata en Brazilo, pluas la kaŝkomerco. Aliaj palmospecioj kiuj produktas komercajn palmomedolojn estas la asaio (Euterpe oleracea) kaj Bactris gasipaes.