Palokula turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palokula turdo
Palokula turdo
Palokula turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Platycichla
Specio: P. leucops'
Platycichla leucops
(Taczanowski, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Palokula turdo (Platycichla leucops) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi troviĝas en Sudameriko nome en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj hunidaj montarabaroj.

Ĝi estas unu el la du specioj de la genro Platycichla kaj vere en ambaŭ specioj la masklo estas ĉefe malhelgriza aŭ nigra kun flavaj gamboj kaj beko, kaj la ino estas esence tre bruna supre kaj pli pala sube. Fakte la nomigo Flavkrura turdo taŭgus por ambaŭ specioj, dum eĉ ankaŭ tiu de Palokula turdo iele taŭgus por ambaŭ. Ĉiukaze ĉi tie oni sekvas la klasigon de la latina scienca nomo kie oni atribuas po unu eron al ĉiu specio, kaj tiu de Palokula turdo vere rimarkindas plie en tiu ĉar la hela nuda haŭtaĵo ege kontrastas inter la nigraj kapo kaj pupilo kaj rimarkindas eĉ de ne tro proksime. En tiu scienca nomo leucops signifas fakte “blanka okulo”. La masklo estas tute nigra, dum la alia specio de la genro estas iom pli griza aŭ hela malsupre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]