Palombia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palombia estas fikcia sudamerika lando de la belgaj bildstrioj Spirou kaj Marsupilami. La nomo estas kunmetaĵo de Paragvajo kaj Kolombio.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Palombia (oficiale, Uniiĝintaj Ŝtatoj de Palombia) estas malgranda lando en Sudameriko. Ĝi limas norde kun la rivero Orinoko, okcidente ĉe Andoj kaj sude kun Amazonio, tio estus ene de la reala Venezuelo. La oficiala nomo estas Uniĝiintaj Ŝtatoj de Palombia. La loĝantaro de la ĉefurbo Ĉikito (hispane malgranda) estas 123.765. Laŭ la plej malfrua censo (de la jaro 1959), la tuta loĝantaro estas 227.895 palombianoj. Tamen, la enketo plejparte ignoris la indiĝenajn tribojn en la ĝangalo, inkluzive de la hegemoniaj Atzioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj konataj homaj loĝantoj estis indiĝenoj. Laŭ lokaj indiĝenaj tradicioj, la Sigomaztekoj adoris dion nomatan Marzupitcoatl, kies statuoj havas klaran similecon al la plej eminenta membro de palombia faŭno, Marsupilami. Kaj portugalaj kaj hispanaj koloniaj klopodoj en Palombia malsukcesis plejparte pro manko de ekspluateblaj resursoj. Ĉikito estis fondita de hispan-parolantaj setlantoj je la fino de la 19-a jarcento, ĉe la rando de la pluvarbaro. Palombia deklaris sendependecon en 1923. Post tio, la historio sekvis tro konatan sudamerikan padon kun multnombraj puĉoj. En la 1970-aj jaroj palombiano belgidevena Zantafio, kaŝnome Zantas, post kiam diktatoro Papa Prinz estis murdita, nelonge prenis la povon kiel armea diktatoro ĝis li estis devigita abdiki. Poste freneza sciencisto Zorglub konstruis sian sekretan bazon en la ĝangalo ĝis kiam ankaŭ li estis devigita prirezigni siajn planojn. Baby Prinz, la filo de Papa Prinz prenis la povon post Zantafio ĝis kiam li estis senpovigita en 1990 fare de Achilio Zavatas, iama Propaganda Ministro kaj posedanto de sapofirmao, kaj la nura kandidato ĉe la elektoj de 1990.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Situanta en Sudameriko, Palombia estas kulture pli proksima de Mezameriko: tortiloj kaj tamale-hakviandoj estas tipaj manĝaĵoj, kaj tekilo la plej ofta trinkaĵo, ĉefe de la Coyotl-marko. Biero ankaŭ iĝis populara, kun la komerca kaj turisma malfermoj de la lando, la plej ofta marko estas Kolibrio. Bankaj servoj kaj mono estas tipaj agadoj en Palombia. La lando ankaŭ estas speciala en la produktado de sapo kaj dentopasto, kun la ĉeesto de la du gigantoj Zugol kaj Z Bul. Turism-rilataj agadoj kontribuas igi Palombia kulture konata. Kelkaj memoraĵoj povas esti aĉetataj tie, kiel ekzemple la hararo de Marsupilami. Palombia estas bonkonata pro siaj unikaj faŭno kaj vegetaĵaro, kiuj altiras amason da sciencistoj kaj kolektantoj, sed ankaŭ ĉasistoj serĉantaj ĝin por gloro kaj nekutimaj trofeoj. Eŭropaj esploristoj estas precipe interesitaj pri la Marsupilami.

Fontmaterialo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]