Palomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palomero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10660
Retpaĝaro palomero.es
Politiko
Urbestro María Antonia Puertas Moreno
Demografio
Loĝantaro 473  (2008)
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 6° 17′ U (mapo)40.2463948-6.2764254Koordinatoj: 40° 15′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 453 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Palomero (Ekstremaduro)
Palomero (Ekstremaduro)
DEC
Palomero
Palomero
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Palomero (Hispanio)
Palomero (Hispanio)
DEC
Palomero
Palomero
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palomero [+]
vdr

Palomero (Kolombisto aŭ kolombejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas palomereños. La censita populacio en 2008 estis de 473 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Palomero estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 453 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20 km².

Tiu municipo situas ĉirkaŭata de la plej belaj pejzaĝoj de la nordo de la provinco de Cáceres (Sierra de Gata, Valo de Jerte, Las Hurdes, Valo de Ambroz. La norda parto de la teritorio estas ĉefe montara, kaj tie elstaras la montetoj de La Orden kaj Las Barreras kun altitudoj de iom pli da 700 m. La suda zono de la municipo estas malpli montara, sed la tereno estas ondeca kun malgrandaj montetoj.

La plej proksimaj vilaĝoj estas Marchagaz (3 km), Cerezo kaj El Bronco (6 km), Santa Cruz de Paniagua (9 km), Casar de Palomero (10 km) kaj Mohedas de Granadilla (12 km). Plasencia kiu estas la komerca, administra kaj industria centro de la norda zono de la regiono estas je ĉirkaŭ 45 km, dum Cáceres provinca ĉefurbo estas je ĉirkaŭ 115 km. Salamanca troviĝas je ĉirkaŭ 130 km.

La nordo de la municipa teritorio limas kun la municipoj de Marchagaz kaj Casar de Palomero. La sudo kun Cerezo, okcidente kun Santa Cruz de Paniagua kaj oriente denove kun Cerezo kaj Casar de Palomero.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, bovoj). La malmulta industrio rilatas al produktado de olivoj aŭ olivoleo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo estas prarestaĵoj kaj restoj de la epoko de la Romia Imperio, kiel la latina nomo "Palumbarium", de kie tre verŝajne devenas Palomero kun simila signifo. La unua skriba dokumento kiu mencias la vilaĝon estas de 1030