Palotabozsok
Palotabozsok [palotaboĵok], kroate Božuk estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács. En la loknomo palota signifas hungare: palaco.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 20 6 km²
- Loĝantaro: 990
- Poŝtkodo: 7727
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°07′48″N 18°38'32″E
Situo[redakti | redakti fonton]
Palotabozsok situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ aŭtovojo M6 Budapeŝto-Bóly, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék. Mohács troviĝas 15 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis loĝata jam dum la romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1329 en formo "Bozok". La komunumo senhomiĝis dum la dominado fare de la turkoj. En 1694 sudslavoj refondis la vilaĝon, en 1724 germanoj alvenis. En 1910 vivis en Palotabozsok 1863 homoj, (144 hungaroj, 1709 germanoj, 10 slavoj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ambaŭ vilaĝojn. En 2001 vivis en Palotabozsok 1109 homoj, (35 % germanoj). En telefonlibro de Budapeŝto (2008) troviĝas 9 familiaj nomoj Bozsoki.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1773
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Roĥo de 1739
- romkatolika kapelo omaĝe al Serpa Dipatrino de 1892