Pamela M. Kilmartin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pamela Margaret KILMARTIN estas nov-zelanda astronomino.

Ŝi laboras en la Universitata Observatorio de Monto John de la Universitato de Canterbury apud la lago Tekapo. Ŝi estas anino de la Royal Astronomical Society of New Zealand [1].

En kunlaborado kun Alan C. Gilmore, ŝi malkovris 40 asteroidojn ; ŝi estas ankaŭ aktiva serĉantino de kometoj.

La asteroido 3907 Kilmartin[2] estas tiel nomita en ŝia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Southern Stars (Royal Astronomical Society of New Zealand) vol. 42 n°3. Septembro 2003 (angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser 3907 Kilmartin (A904 PC) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]