Lycia et Pamphylia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pamfilio)
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Lycia et Pamphylia estis provinco de la Romia Imperio.

Lycia et Pamphylia, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis parton el la sudo de la hodiaŭa ŝtato Turkio, aŭ pli ekzakte - kiel jam videbligas la nomo - kunigis la regionojn Lycia (Likio) kaj Pamphylia (Pamfilio). La provinco instaliĝis dum la jaro 74 sub la romia imperiestro Vespasiano. Lycia tamen jam ekde la jaro 43 estis memstara imperiestra romia provinco. Pamphylia antaŭ la fondo de la komuna provinco ekde la jaro 25 apartenis al la romia provinco Galatia, parto de ĝia marbordo ekde la jaro 43 al la romia provinco Asia. Antaŭ ĉio tio, ekde la jaro 101 antaŭ Kristo la marbordo de Likio kaj Pamfilio apartenis al la romia provinco Cilicia, La ĉefurbo de Lycia et Pamphylia estis la havena urbo Patara ĉe la Mediteranea Maro.