Pampango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

— Pampango
situo de la provinco
(malhelruĝe en la suda centro de la insulo)

Pampango - filipine Pampanga - estas provinco de la Filipinoj, nomata laŭ samnoma rivero. La provinca teritorio lokiĝas en la suda parto de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando. La provinco estas parto de la administra regiono 3 de la Filipinoj - la regiono Centra Luzono, kaj situas norde de la Golfo de Manilo, okcidente de la provinco Bulakano kaj relative proksime al la landa ĉefurbo Manilo, kio klarigas altan loĝdenson de la teritorio (1088 homoj po kvadrata kilometroj, la kvara rango inter la filipinaj provincoj).

Administra centro de la provinco estas la urbo San Fernando. Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis sume 2 226 444 homoj. Ĝi kovras areon de 2 044 kvadrataj kilometroj.

Ŝablono:Ĝermo-Filipinoj