Pampulha
Pampulha estas administra regiono kaj kvartalo de la brazila urbo Belo Horizonte kaj unu el ties ĉefaj allogaĵoj por turistoj. Pampulha havas areon de 47,13 km² kaj loĝantaron de 145.262 (2006). Koordinatoj: 19°51′44″S 43°58′14″U / 19.86222°S, 43.97056°U
La centro de la kvartalo estas la artefarita lago. Ĝi estis konstruita komence de la 1940-aj jaroj, kiam Juscelino Kubitschek estis urbestro de Belo Horizonte.
Proksime de la lago de Pampulha troviĝas
- kampuso de Federacia Universitato de Minas Gerais (UFMG)
- futbalstadio Mineirão de klubo Cruzeiro
- futbalstadio Mineirinho
- biologia ĝardeno Fundação Zoo-Botânica de Belo Horizonte
- Centro de Preparação Eqüestre da Lagoa
- flughaveno de Pampulha Carlos Drummond de Andrade (IATA-kodo: PLU, ICAO-kodo: SBBH)
- kaj - plej konate - la Arkitektura ensemblo de Pampulha
[redakti] Conjunto Arquitetônico da Pampulha
La ensemblo estis frua granda verko de konata arkitekto Oscar Niemeyer, kiu multe influis la stilon de arkitekturo en Brazilo. Niemeyer planis ĝin laŭ instigo de urbestro Kubitschek, kiam la lago de Pampulha estis farita komence de la 1940-aj jaroj. Niemeyer konceptis harmonian arkitekturan aron kun
- kazino
- baldomo Casa do Baile
- klubo Iate Tênis Clube
- hotelo
- artmuzeo Museu de Arte da Pampulha
- kaj preĝejo Igreja São Francisco de Assis
[redakti] Igreja São Francisco de Assis
La kurbitaj konturoj denuncas ĝin kiel verkon de aŭdaca Oscar Niemeyer Ene ĝi montras 14 panelojn pri la vojo de la kruco, granda verko de Portinari. Ekstere imponas la kahelo-mozaikoj de la sama artisto kaj la ĝardenoj de Burle Marx. Pro kverelo inter la artistoj kaj la eklezianoj nur unufoje okazis diservo en la preĝejo, en la jaro 1956.

