Panĉatantra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
पञ्चतन्त्र
literatura verko • fabelaro • novelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro, Vishnu Sharma
Lingvoj
Lingvo sanskrito
Eldonado
Eldonejo nekonata valoro
Ĝenro fablo
vdr

Panĉatantra (skr: पञ्चतन्त्रम्, kvinparta instrulibro, Panĉa signifas "kvin", kaj tantra signifas "traktatoj") estas unu el la plej aĝaj kompiladoj de fabloj, diraĵoj kaj rakontoj en sanskrito, kiu estas atribuita al la brahmana erediciulo Visnuśarman. tiuj fabloj iĝis unu el la plej vaste tradukitaj nereligiaj skribaĵoj en la mondo.

La kolektado estis primare verkita pro la edukado de junaj nobeloj, poste ĝi estis uzata kiel instrua libro ĝenerale. La verko originas verŝajne en la 4-a jarcento kaj devenas de pli aĝaj kolektoj de popolaj rakontoj. Kun siaj proksimume 200 versioj en pli ol 50 lingvoj, tiuj estas uzataj por plurlingva voĉlegado en klasĉambroj kun lernejanoj de plej diversaj denaskaj lingvoj. Ĝi ankaŭ estas rakonto de lingvoj kaj kulturoj en kontakto.

La fabloj de Panĉatanta apartenas al la plej disvastigataj verkoj de la mondliteraturo, kaj influis la popolajn literaturojn de la tuta oriento. Multaj fabloj estas bazitaj sur la instruaj rakontoj el la budhana Jātakamalā.

Pri bestaj fabloj[redakti | redakti fonton]

Bestaj fabloj estas prezentitaj en novela aŭ poezia formato en kiu bestoj parolas. Fabloj estas tradicia formo de alegoria skribo. Alegorio en literaturo estas uzata por doni al la leganto ideon, principon aŭ signifon, kiel moralo. Ĝi havas metaforan signifon kun simbola reprezentado. Tio estas kutime prezentita en retorika alegorio, kiu peras signifon alian ol la vortoj kiuj estas uzataj en la fablo. Tiuj fabloj instruas saĝon por vivi la vivon en la plej bona maniero[1].

Subdivido[redakti | redakti fonton]

Bildita paĝo de fama barata verko Panĉatantra.

La verko, kiel sia nomo indikas, estas komponata de kvin sekcioj, el kiuj ĉiu temas pri specifa principo. La kvin partoj estis titolitaj jene:

  1. Mitra Bheda (मित्रभेध) "Disiĝo de geamikoj" (La leono kaj la virbovo, 22 rakontoj)
  2. Mitra Lābha (मित्रलाभ) "Geamikoj-atingo/akiro de geamikoj" (La kolombo, korvo, muso, testudo, kaj cervo, 7 rakontoj)
  3. Kākolūkīyam (काकोलुकीयम्) "Malpaco inter geamikoj", legendo de la milito de korvoj kaj strigoj, 17 rakontoj)
  4. Labdhapraṇāśam (लब्धप्रणाश) ""Perdo de kio estis akirita", 11 rakontoj)
  5. Aparīkṣitakārakaṃ (अपरीक्षित कारक) "Malzorgemaj Faroj", 11 rakontoj)

Ĉi tiuj kvin principoj (aŭ kvin libroj) estas sinsekvo de bestaj fabloj. La princoj lernis kaj saĝiĝis, kaj la reĝo estis tre kontenta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Hyllis Doyle Burns, India 's Ancient Fables: The Five Principles of the Panchatantra, Owlcation, la 22-an de julio 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]