Pan European Game Information

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pan-European Game Information (PEGI, Tuteŭropa ludoinformo) estas la unua eŭropa sistemo por klasifiko de videoludoj. Ĝi helpu al konsumantoj, ekzemple al gepatroj elekti la ĝustan videoludon. Evoluigite de la Interaktiva Programarofederacio de Eŭropo la libervola sistemo estis enkondukata en 2003. La klasifiko konsistas el du partoj: la rekomendo pri aĝolimo kaj la takso de enhavo, prezentita per simbolo. En Portugalio oni efektivigis malgrandajn ŝanĝojn de la sistemo por plenumi naciajn leĝojn. En Unuiĝinta Reĝlando PEGI ne sufiĉas ĉe ludoj kun endanĝeriga enhavo por la junularo, tiaj produktoj devas esti permesitaj per la BBFC-sistemo. Germanio ne enkondukis la klasifikadon PEGI, sed uzas la devigan USK-sistemon.


Aĝolimoj

  • - de la 3-a jaro ( je 2009)
  • - de la 4-a jaro (adapto en Portugalujo)
  • - de la 7-a jaro ( je 2009)
  • - de la 6-a jaro (adapto en Portugalujo)
  • - de la 12-a jaro ( je 2009)
  • - de la 16-a jaro ( je 2009)
  • - de la 18-a jaro ( je 2009)

Simboloj

Listo de ŝtatoj uzantaj la PEGI-sistemon

Eksteraj ligiloj