Panasonic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Panasonic estas unu el la markoj de la grupo Matsushita (japane: 松下). Sub tiu marko la grupo vendas hejmajn kaj profesiajn elektronikaĵoj:n televidilojn, kameraojn, porteblajn telefonojn, porteblajn komputilojn, faksilojn, kopiilojn, ktp.

Panasonic mem produktas la bezonatajn erojn kaj produktas en Japanio, interalie per maŝinoj, kiujn ĝi mem muntas.

Panasonic havas profesian filion, kiu zorgas ĉefe pri muziko kaj studioj: Ramsa.

Ĝi posedas la markon JVC (Japan Victor Company), usondevena.

Panasonic vendas fotilojn sub la marko Leica.

En 2007 Panasonic estis la kvara plej granda elektronikfirmao malantaŭ Siemens, Samsung kaj Hitachi, sed antaŭ Sony, LGPhilips.


Eksteraj ligiloj