Panajot Ĥitrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Panayot Hitrow)
Panajot Ĥitrov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
Morto 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (51-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanaitalarumanarusabulgara
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr

Panajot ĤITROV (bulgare Панайот ХИТРОВ, en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 ankoraŭ latinliterigita Panayot Hitrow, n. en 1894 kaj m. en 1945), estis bulgara kuracisto kaj esperantisto, kiu ekde la 1930-aj jaroj vivis en Sofio. Laŭ la alineo pri li en Enciklopedio de Esperanto li multe vojaĝis tra la mondo: li vivis, studis kaj propagandis por Esperanto en Odeso, Veliko Tarnovo, Bukareŝto, Moskvo, Berlino, Milano kaj Sofio. Panajot Ĥitrov verkis kaj eldonis diversajn traktaĵojn en naciaj lingvoj, Esperanto-lernolibrojn por rusoj, germanoj kaj bulgaroj, Historieton de la internacia lingvo kaj aliajn. Krome li inter 1923 kaj 1925 eldonis ilustritan Esperanto-revuon "Esperantio". En 1925 li fondis la asocion "Internacia Unio Esperantista", kies vicprezidanto li estis.