Pandunia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pandunia
pandunia
konstruita lingvoInternacia planlingvo
Skribo latina alfabeto
Kreinto Risto Kupsala
Dato 2007, 2017
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nenie
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Pandunia
Franca nomo pandunia
vdr

Pandunia estas internacia planlingvo komencita de Risto Kupsala.

La originalaj kreantoj komencis plani projekton unue en 2005. De la komenco, la ideo estas krei internacian planlingvon, kiu samnivele reprezentas la plej parolatajn lingvojn de la mondo[1]. La nomo Pandunia aperis en 2007, sed la lingvo ricevis ĝian aktualan formon nur en 2017. De la fino de 2016, ĝi estas konstante provata per Telegram kun malgranda komunumo, ĉefe Esperantistoj[2]. En marto de la jaro 2017, la lingvo iĝis tute analiza[3]. La rolo de vortoj estis decidata per fraza pozicio. Sed, en aŭgusto de la jaro 2017, ĝi reprenis kelkajn aglutinajn ecojn[4], kiel Esperantecajn finaĵojn por evidentigi rolon de vorto, kaj kelkajn sufiksojn[5]. Post tio, la lingvo multe perfektiĝis kaj ne draste ŝanĝiĝis[6]. La gramatiko de Pandunia "fiksiĝis" la 2-an de majo 2019[7], kvankam Pandunia 2.0 aperis la 28-an de septembro 2021[8].

La ĉefaj celoj de Pandunia estas[9]:

  • Vortoj de multaj lingvoj, ekzemple la angla, la araba, la ĉina, la hispana, la franca, la hinda, la japana, la persa, la rusa, la svahila kaj aliaj lingvoj.
  • Relative simpla fonemaro
  • Simple skribebla.
  • Facile lernebla kaj konciza gramatiko.

Fonemaro[redakti | redakti fonton]

Pandunia uzas 25 literojn de la latina alfabeto. Ĉiu litero ĉiam faras la saman sonon. Neniu litero estas silenta.[10]

Antaŭa Malantaŭa
Malvasta /i/
i
/u/
u
Mezvasta /e/
e
/o/
o
Vasta /a/
a
Labialoj Alveolaroj Palataloj Velaroj
Plozivaj p t /tʃ/

c

k
b d /dʒ/

j

g
Frikativaj f s /ʃ/

x

/x~h/

h

/z~dz/
z
Nazalaj m n
Alproksimantaj /w/
v
l

r

/j/
y

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La baza vortordo de Pandunia estas: subjekto - verbo - objekto. Priskribaj vortoj kiel adjektivoj kaj adverboj troviĝas tuj antaŭ la priskribita vorto.

Vortoj[redakti | redakti fonton]

La vortoj devenas de diversaj lingvoj de la tuta mondo[11]. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en la pandunia similas pli al tiu de unu lingvo. En majo 2019, ĉirkaŭ la duono de la vortoj estas proksimaj al vortoj de la angla, ĉirkaŭ triono proksimaj de la hispana, barata, franca kaj portugala, ĉ. kvarono de la rusa, turka, ĉina; sesono de la araba, indonezia, japana, sŭahila, germana.[12]

Etimaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • bote (boato) similas al angla boat, germana Boot, hispana bote, hindia पोत (pōt), svahila boti ktp.
  • cai (teo) similas al mandarena 茶 (chá), korea 차 (cha), rusa чай (ĉaj), hindia चाय (cāy), svahila chai, portugala chà ktp.
  • nam (nomo) similas al hindia नाम (nām), indonezia nama, japana 名前 (namae), angla name, germana Name ktp.
  • rang (koloro) similas al persa رنگ (rang), hindia रंग (rāng), turka renk, svahila rangi, lingala langi ktp.
  • safar (vojaĝo) similas al araba kaj persa سفر (safar), turka sefer, svahila safari, angla safari ktp.

La oficiala retejo de Pandunia enhavas etimologian Esperanto-Pandunian vortaron Arkivigite je 2020-03-01 per la retarkivo Wayback Machine.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante "Kial Pandunia amindas?" (8-a de novembro 2017). Arkivita el la originalo je 2019-05-06. Alirita 2019-05-06.
  2. "Aktiva Esperantista grupo en Telegram (Facebook)" (11-a de oktobro 2017).
  3. "Corrections and Esperanto update for isolating Pandunia (GitHub)" (11-a de oktobro 2017).
  4. "Bring back PoS markers and agglutinating word derivation (GitHub)" (11-a de oktobro 2017).
  5. "Derivational suffixes (GitHub)" (11-a de oktobro 2017).
  6. "Frequently Asked Questions (pandunia.info)" (11-a de oktobro 2017). Arkivita el la originalo je 2018-11-13. Alirita 2017-10-11.
  7. Pandunia 1.0
  8. Pandunia 2.0
  9. "pandunia - simpla mondlingvo" (16‑a junio 2017). Arkivita el la originalo je 2019-04-26. Alirita 2017-06-15.
  10. "Prononco" (3‑a junio 2020). Arkivita el la originalo je 2020-08-11. Alirita 2020-06-03.
  11. "loge asle (pandunia.info)" (11-a de oktobro 2017). Arkivita el la originalo je 2019-05-12. Alirita 2017-10-11.
  12. Risto Kupsala, 2019-05-12. lekse da num sa bax[rompita ligilo] («Kvanto da vortoj laŭ lingvoj»)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.