Panduo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panduo kaj lia edzino Kunti

En la hinda epopeo Mahabharato, la reĝo Panduo (|पाण्‍डु Pāṇḍu) estis filo de Ambalika kaj Vjaso. Li estas pli konata kiel patro de la pandavoj kaj reganto de la urbo Hastinapuro. Panduo ankaŭ estis edzo de Madri, filino de la Reĝo de Madro, kaj de Kunti, filino de la reĝo de Kuntibojo.