Tutgrekia Socialista Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Panellínio Sosialistikó Kínima)
Tutgrekia Socialista Movado
Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα, mallongige mallonge PASOK (ΠΑΣΟΚ)
Emblemo de Tutgrekia Socialista Movado
partio
Lando  Grekio
Fondiĝo decembro 1974
Fondintoj Andreas Papandreu
Lingvo(j) greka
Ĉefa sidejo Ateno
Ideologio Socialdemokratio
Pozicio maldekstra centro
Internacia aliĝo Socialista Internacio
Retejo pasok.gr
vdr

La Tutgrekia Socialista Movado (greke Πανελλήνιο Σοσιαλιστικό Κίνημα, latinlitere Panellinio Sosialistiko Kinima), mallonge PASOK (ΠΑΣΟΚ) aŭ PA.SO.K., estas socialdemokratia partio en Grekio.

La partio fondiĝis la 3-an de septembro 1974 kaj havas siajn radikojn en la dum 1968 de Andreas Papandreu en la ekzilo fondita "Tutgrekia Liberiga Movado" (PAK). Ĝi regis inter la jaroj 1981 kaj 2004 preskaŭ seninterrompe la demokratian Grekion, nur inter 1990 kaj 1993 la konservativa partio Nea Dimokratia (Nova Demokratio) nomumis la ĉefministron. Dum la parlamentaj balotoj de la 7-a de marto 2004 la partio PASOK tamen perdis la parlamentan plimulton al la partio Nea Dimokratia. Sub la partia gvidado de Giorgios Papandreu dum septembro 2007 ĝi denove devis registri malvenkon en parlamenta baloto. Tamen en la parlamenta baloto la 4-an de oktobro 2009 ĝi estis klare la plej forta partio kaj sendube la balota gajninto.

Internacie, la partio estas membro de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]