Panemunė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panemunė
la urboparto Übermemel en 1906
la urboparto Übermemel en 1906
la urboparto Übermemel en 1906
urbo
Administrado
Poŝtkodo LT-99029
Demografio
Loĝantaro 207  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 5′ N, 21° 55′ O (mapo)55.08888921.911111Koordinatoj: 55° 5′ N, 21° 55′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Panemunė (Litovio)
Panemunė (Litovio)
DEC
Panemunė
Panemunė
Situo de Panemunė

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Panemunė [+]
vdr

Panemunė (jen litove, laŭvorte "apud Nemuno", germane Übermemel) estas urbo en la okcidento de Litovio, la plej malgranda urbo de la lando. Ĝi apartenas al la komunumo Pagėgiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė. La loĝantaro ankoraŭ malkreskas: En 2023 en la urbo vivis 207 loĝantoj, dum en 2017 ankoraŭ estis 231 .

La loĝloko origene estis la urboparto de la germana urbo Tilsit norde de la rivero Nemuno, germane nomata Memel, kaj ekde 1906 estis ligita al la resto de la urbo per impona ponto nomata laŭ la prusa reĝino Luiza. Post esti parto de la regno de la germana kavalira ordeno, la urba teritorio ekde la 15-a jarcento ĝis 1919 apartenis al la reĝlando Prusio respektive la Germana regno kaj ties provinco Orienta Prusio. Poste ĝis la jaro 1923 la parto norde de la rivero apartenis al la germanlingva Memel-regiono, kiam la armeo de Litovio en surpriza atako kontraŭ la loke protektaj, ĉefe francaj soldatoj de la Ligo de Nacioj konkeris tiun nordan regionon, donis novan nomon Panemunė al la urboparto kaj integrigis ĝin en la litovan ŝtaton. Ekde 1945, kiam Sovetunio aneksis la germanan provincon Orienta Prusio, la rivero estis la limo inter la Litova Socialisma Soveta Respubliko norde kaj la kaliningrada provinco sude, ekde 1990 temas pri la limo inter Litovio kaj ekde 2004 la Eŭropa Unio norde kaj la Rusia Federacio sude.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]