Panorama in Interlingua

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Panorama in Interlingua (ISSN: 0903-2932) estas la ĉefa revuo de interlingvaanoj, eldonata de Monda Unuigo por Interlingvao. Ĝi estas fondita en januaro 1988 kiel kunfando de la antaŭa oficiala revuo Currero (ISSN 0105-8401), redaktita de UMI ekde 1964, kaj la privata revuo Heraldo de Interlingua (ISSN 0108-0598). Panorama in Interlingua havas 6 eldonojn jare kun 28 ilustritaj paĝoj A5. La nuna redaktoro estas Thomas Breinstrup kaj abonprezo estas €25 ĉiujare por presitaj kopioj aŭ €10 ciujare por ciferecaj kopioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]