Panrostilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panrostilo
Rostita pano

Panrostilo estas aparato per kiu oni povas rosti panon. Rostita tranĉaĵo de pano oni ankaŭ nomas toaston.

Historio[redakti | redakti fonton]

General Electric verŝajne estis la unua kompanio kiu enmerkatigis la panrostilon en 1908, kvankam pri tio estas iom da malklareco. La marko Hotpoint pretendas ke ili jam en 1905 havis uzopretan panrostilon. Tio povus esti ebla, ĉar en la sama jaro Albert Marsh disvolvis la dratojn el nikelkroma alojo kiuj estas uzataj en panrostiloj por varmo-produktado.

La konata 'elsalta' panrostilo, kiu aŭtomate elĵetas la panon el la rostilo, estis en 1919 patentita de Charles Strite. Ankaŭ ekzistas panrostiloj per kiu oni povas fari rostsandviĉojn. Tiuj havas elpreneblan ingon, en kiu oni povas meti la sandviĉon.

Ekde tiam oni multe plibonigis kaj adaptis la panrostilon.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Panrostilo rostas la panon per infraruĝa varmradiado kiu estas transdonata de nikelkromaj dratoj. Tiuj fariĝas ruĝvarmegaj pro elektra fluo. Dum la procezo la kvanto da akvo en la pano (ĉ. 35% de la pezo) estas reduktita, la temperaturo de la pantranĉaĵo estas altigita, kaj post iom da tempo la paneroj je la surfaco ekkarameliĝas, kaj tio donas la deziratan agrablan guston. Kiam ĉi tiu procezo tro longe daŭras povas okazi karbiĝon (forbruligo). Ĉi-lasta ne estas sana ĉar tiam ekestas kancerogenaj materioj.