Pantaleón y las visitadoras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Perua Amazonio, kie okazas la historio de tiu romano.

Pantaleón y las visitadoras (en esperanto Pantaleono kaj la vizitulinoj) estas konata romano de la perua verkisto Mario Vargas Llosa kiu estis publikigita en la jaro 1973. Vargas Llosa verkis tiun libron samtempe ke oni filmis ties unuan filmon (premierita en 1975).

La historio, kiu temas pri servo de prostitutinoj, nomitaj eŭfemisme "vizitulinoj", dediĉita ĉefe por servi al la ĝangalaj militistaj bazoj de la Perua Armeo, baziĝas sur realaj okazintaĵoj kiuj, laŭ la propra aŭtoro, povis esti observitaj de li mem dum siaj vojaĝoj al la perua Amazonio dum 1958 kaj 1962.

Tiu libro karakteras pro sia humoro kaj pro ties fidela reflekto de kulturaj elementoj de Peruo kaj, ĝenerale, de Latinameriko. Ekde stila kaj lingva vidpunktoj menciindas la fakto ke la romano havas ĉapitrojn verkitajn laŭ tre diversaj lingvaj niveloj kaj stiloj nome popola dialogo, militista raporto, radioelsendo, ĵurnalaj artikoloj, ktp. Tiele oni enkondukas al la historio per diversaj vidpunktoj kio faras la romanon pli kompleta kaj la historion pli verŝajna,

Ankaŭ la homaj medioj estas diversaj, nome la du ĉefaj — tiu militista kaj tiu ĉirkaŭ prostituado, ĉu malkongruaj ĉu komplementaj, — sed ankaŭ tiu familia, tiu kamparana, tiu religia, tiu amaskomunikila ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la romano temas pri kapitano de la perua armeo, Pantaleón Pantoja, kiu implikiĝas nevole fare de siaj superuloj en misio rilate la seksaj postuloj de militistoj destinitaj en Perua Amazonio per sendo de prostituinoj, ĉar male la militistoj perfortas la lokajn virinojn, ĉar ne estas aliaj ebloj en tiom apartaj lokoj. Pantoja estis elektita fakte ĉar li estas modela oficiro, sendiboĉa kaj senfila.

Pantaleono malakceptas dekomence la planon ĉar kontraŭas la bazon de iliaj principoj, sed iĝas deviga realigi ĝin. Li plenumas sian mision kaj nenion diras al la edzino, ĉar la tasko estas tute sekreta. La servo nomiĝas Servicio de Visitadoras para Guarniciones, Puestos de Frontera y Afines (SVGPFA), kaj konsistas je alporto de prostituinoj ("vizitulinoj") al kazernoj de Ikitos, kie ili devas kontentigi unue la soldatojn kaj poste la oficirojn, Inter tiuj ĉiesulinoj troviĝas belega kaj alloga virino nome Olga Arellano (kromnome "La Brasileña" -la Brazila-), kiu implikiĝas kun Pantaleono, kiu finfine malfidelas al la edzino.

Aliflanke diversaj sektoroj de la socio kontraŭas la sekvojn de la servoj kiuj iom post iom malsekretiĝas malferme. Kiam "La Brazila" estis mortigita de grupo de koleraj lokanoj, Pantaleono ĉeestas la entombigon omaĝe vestita uniforme kiel militisto kaj ankaŭ omaĝe al resto de "laboristinoj"; jam la servo malsekretas kaj pro tio la SVGPFA ricevas kritikaron kaj internajn kaj eksternajn de la armeo, tiele ke Pantaleono devas fermi la servon sub premo de la superuloj. Tiu komplika situacio pensigas lin je la fino de lia kariero kiel militisto, sed liaj superuloj destinas lin al malproksima ejo, nome al la lago Titikako (en la peruaj Andoj), por zorgi tiean bazon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Tiu romano estis portata al kino dufoje per filmoj de 1975 kaj de 1999 respektive kaj al teatro per versio de kolombia grupo en 2009.