Paolo Borsellino
|
|||||||
| Paolo Emanuele Borsellino | ||
|---|---|---|
|
Murpentraĵo pri Giovanni Falcone kaj Paolo Borsellino |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Paolo Emanuele Borsellino | |
| Dato de naskiĝo | 19-a de januaro 1940 | |
| Loko de naskiĝo | Palermo | |
| Dato de morto | 19-a de julio 1992 | |
| Loko de morto | Palermo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 52 | |
Paolo Emanuele Borsellino [PAolo EmaNŬEle BorselLIno] (naskiĝis la 19-an de januaro 1940 en Palermo, mortis la 19-an de julio 1992 en Palermo) estis itala juĝisto
Li estas konsiderata kiel itala heroo, kiel Giovanni Falcone, kiu estis ties amiko kaj kolego.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li laboris unue en Monreale kaj en 1975 estis sendita al Palermo, kie li laboris sub juĝisto Rocco Chinnici. Ek de 1980 li laboris en kontraŭ-mafia laborgrupo sub Chinnici kun du aliaj juĝistoj (Falcone kaj Barrile) kaj du komisaroj. Kvankam la mafio mortigis Chinnici per bombo, la grupo sukcesis akuzi kaj kondamnigi kelkajn mafiajn gravulojn. Kiam la grupo en 1985 preparis "procesegon" kontraŭ centoj da mafiuloj, estis murditaj la du komisaroj. Borsellino kaj Falcone transloĝiĝis al la prizono de Asinara por tie labori en relativa sekureco.
La slogano diras: "Vi ne mortigis ilin: iliaj ideoj marŝas sur niaj piedoj".
En majo 1992 la mafio murdis Falcone, kaj monaton poste eksplodigis 100-kilograman bombon, kiam Borsellino iris viziti sian patrinon en strato via D'Amelio en Palermo. La bombo mortigis lin kaj kvin el liaj gardistoj.
Jaron poste fondiĝis "litotuka komitato", kiu sur litotukoj presis bildojn de Borsellino kaj Falcone kun la teksto "vi ne mortigis ilin – iliaj ideoj marŝas sur niaj gamboj".
Multaj lernejoj kaj asocioj estis nomitaj honore al Borsellino. La flughaveno de Palermo portas lian nomon kaj tiun de lia kolego Giovanni Falcone.
Vojo d'Amelio kiel masakro far la ŝtato [redakti]
|
|||||||
En la enkonduko de la libro L'agenda rossa di Paolo Borsellino Marco Travaglio skribas:
|
|||||||
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ Lirio Abbate, Peter Gomez, I complici. Tutti gli uomini di Bernardo Provenzano, da Corleone al Parlamento, p. 36
- ↑ L'agenda rossa di Paolo Borsellino
Eksteraj ligiloj [redakti]
- itale Video de Paolo Borsellino: renkontiĝo de 26-a de januaro 1989 kun lernantoj de lernejo "Remondini" en Bassano del Grappa
- itale Retejo de libro Falcone Borsellino, misteri di stato
- itale Lasta oficiala intervuo al Paolo Borsellino
- itale Lasta publika prelego de Paolo Borsellino
- itale Paolo Borsellino. La storia del magistrato ucciso dalla mafia La Storia siamo Noi - Rai Educational
- itale Retejo pri "Progetto Legalità"-fondaĵo, memore de Paolo Borsellino kaj de ĉiuj mortintoj pro mafio
- itale Retejo dediĉita al vivo de Paolo Borsellino
- itale Video de RAI pri Paolo Borsellino kaj Giovanni Falcone
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri homoj | |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri juro |