Paolo Piccirilli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paolo Piccirilli
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (64-jaraĝa)
Deveno Italio Roccasecca, Provinco Romo, Italio
Instrumentoj akustika gitaro
Retejo persona retejo
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Paolo Piccirilli (naskiĝis en 1960 en Roccasecca, Italio) estas itala gitaristo. Kiel gimnaziano en la 1970-aj jaroj en Romo, kiu pasis la abituran ekzamenon en 1979, li estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo Gianfranco Molle (kiu same devenas el Roccasecca) en artisma simbiozo partoprenis ankaŭ interalie Renato Corsetti, Marcella Fasani, Giulio Cappa, Susanna Castelviva kaj Mario Milan. Jam tiam bone reganta la akustikan gitaron, li studie akompanis plurajn el la muzikaj produktaĵoj, kiuj eliris el la roma skolo, kaj kiujn publikigis la eldonejo Edistudio en Pizo. Poste li malpli kaj malpli aktive uzis la internacian lingvon, sed ankoraŭ nun tenas personajn amikajn kontaktojn kun la tiamaj kolegoj: tion respegulas la fakto, de en la gitarista retejo de Paolo en la angla kaj itala lingvoj presiĝas ampleksa kaj poezie apreza letero de Gianfranco Molle honore al la kolego.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Referenca letero de Gianfranco Molle pri Paolo Piccirilli en ties gitarista retejo jen angle kaj itale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]