Paolo Riccio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paolo Riccio
(1480-1541)
Mezepoka manuskripto montranta kunsidon de doktoroj en la Universitato de Parizo
Mezepoka manuskripto montranta kunsidon de doktoroj en la Universitato de Parizo
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Trento
Morto 1541
en Innsbruck,  Aŭstrio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Pavio
Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Universitato de Bolonjo
Universitato de Mantovo
Familio
Infanoj Hieronym Sprinzenstein • Franz Sprinzenstein vd
Profesio
Okupo tradukisto • universitata instruisto • astrologo • verkistokuracisto • teologo • filozofo • matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paŭlo Riĉo (1480-1541) estis humanisto, filozofo, hebreisto, kabalisto, privata kuracisto de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj Ferdinando la 1-a (1503-1564), profesoro pri filozofio en la Universitato de Pavio, lernanto de Pietro Pomponazzi (1462-1525), frato de Agostino Ricci[1]. Riĉo estis tre influita de la astrologio kaj la Kabalo. Johannes Eck (1486-1543) kreis polemikon kun li pro la ekzistado de vivo en la stelaj korpoj. Erasmo de Roterdamo (1467-1536) tre alte estimis lin, kaj lin defendis kaj liajn sekvantojn kontraŭ la atako de Stefano la presbitero[2][3].

Kiel la plej multaj konvertiĝintoj al judismo, Riĉo provis persvadi la judojn pri la vero de la evangelioj. Krom tio, li avertis la kristanajn naciojn por unuigi la klopodojn kontraŭ la turkojn, kiuj tiam estis la teroro de Eŭropo. La verko plej konata de Riĉo estas De Porta Lucis R. Josephi Gecatilia (Aŭgsburgo, 1516). Hieronimo Riĉo (1518-1549), filo de Paŭlo Riĉo, sendis kopion de ĉi-verko al Johannes Reuchlin (1455-1522), kiu uzis ĝin en la kompilado de sia "De Arte Cabbalistica"[4].

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Fernando la 1-a donis al li la Kastelon Sprinzenstein, en Supra Aŭstrio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agostino Ricci estis konvertiĝinta judo kaj aŭtoro de la verko "De motu octavae sphaerae (1513)
  2. The Jewish Encyclopedia, Isidore Singer, Cyrus Adler, 1912
  3. Biblical Cyclopedia
  4. A Catalogue of Manuscripts, in Different Languages on Theology, English and ..., John Cochran