Paolo Veronese

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paolo CaliariCagliari, nomata Paolo Veronese (naskita en Verona en 1528, mortinta en Venecio la 19-an de aprilo 1588) estis itala renesanca pentristo. Li pasigis la plimulton de sia vivo en Venecio, sed estis nomata Veronese (= veronano) pro sia naskiĝurbo.

Alegorio pri Saĝo kaj Forto

Liaj verkoj ornamas multajn kristanajn preĝejojn, sed kelkaj troviĝas en famaj muzeoj.

Biografio

Li estis la filo de ŝtontajlisto kaj translokiĝis en 1550 al Venecio kie laboris sukcese por nobelaro.