Papa ĉambrohelpanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La papa ĉambrohelpanto estas membro de la pontifika familio. [1]

Funkcio kaj skiza historio[redakti | redakti fonton]

La ĉambrohelpanto plenumas la funkciojn de privata asistanto de la papo, lin helpas en la ĉiutagaj personaj bezonoj plenumante la funkciojn proprajn de tiuj kiuj en la komunaj kortegoj estas nomataj majordomoj. Tiu ŝarĝo lin igas la laikan personon plej proksima al la papo.

Per la reformo entenata en la apostola letero ‘Pontificalis Domus’, promulgita de papo Paŭlo la 6-a en 1968, ŝanĝiĝas la oficiala nomado el majordomo al tiu nuna de “papa ĉambrohelpanto”. Tiu ĉamrbohelpanto utilgas la kunlaboron de la sekretaj balaiistoj kaj de la papaj seĝoportistoj koordinataj siavice de la ĉambrosubdekano. La ĉambrohelpanto krome akompanas la papon dum ties eliroj al la Placo Sankta Petro por la ĝeneralaj aŭdiencoj.

Nuna ĉambrohelpanto de papo Francisko, ekde 2013, estas Sandro Mariotti, jam ĉambrohelpanto de Benedikto la 16-a

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La plej fama el la ĉambrohelpantoj estis Gaetano Moroni, erudiciulo bibliografo kaj hektografo roma aŭtoro de la Dizionario di erudizione storico-ecclesiastica, kaj ĉambrohelpanto de Gregorio la 16-a kaj Pio la 9-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni difinas papa (pontifika) familio la amplekson de klerikaro kaj laikaro dediĉintajn al servo de la persono de la papo kaj ties pormisiaj medioj.