Papa kortego

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ ol estis aboliciita en 1968, la sintagmo papa kortego estis uzita laŭlonge de pluraj jarcentoj por indiki la organizan strukturon aranĝitan per la diversaj rangoj de religiuloj, militistoj asistantoj, servistoj, kaj ĝian personaron ŝarĝitan ene de la apostolaj palacoj pri la plenumo kaj apartaj ceremonioj, jen religiaj jen diplomatiaj kaj administraj, krom por la protekto kaj aliaj personaj bezonoj de la papo kaj de la apostolaj palacoj.

La papa kortego estis subdividita en du brankoj: la papa kapelo, kiu liveris asiston al la papo en liaj funkcioj spirite karaterizitaj, kaj la papa familio, kiu lin asistis en liaj funkcioj de ŝtata suvereno kaj ĉefo de la eklezio kaj en la disvolvo de la paŝtistaj laboraj aktivecoj.

Per la motuproprio Pontificalis domus de la 28-a de marto 1968, Paŭlo la 6-a aboliciis la papan kortegon, ĝin anstataŭigante per la reformita prefektujo de la papa domo, principe konservante la distingon inter Papa kapelo kaj papa familio.

Historiaj antaŭreformaj komponantoj[redakti | redakti fonton]

Papa kapelo[redakti | redakti fonton]

La papa kapelo estis formita de la ekleziuloj partoprenantaj en la sanktaj ceremonioj kun la liturgiaj ornatoj, aŭ, laŭokaze, kun tiuj propraj laŭ la rango kaj ofico..[1] Kiel en ĉiuj katedralaj kaj kolegiataj preĝejoj, la dia ofico estis preĝata ĉiutage kun la partopreno de ĉiuj membroj de la papa kapelo.

Antaŭ la reformo de 1968, la papa kapelo partoprenis en papa procesio aŭ defioladoj. Partoprenis ankaŭ kardinaloj kaj la tuta vatikana aparataro de la Roma kurio.

Papa familio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstituita de ĉiuj pereonoj plenumantaj “palacan oficon” je la rekta servo de la papo, kiuj povis esti klasigitaj laŭ tri kategorioj:

  • palacaj kardinaloj kaj la nobelo de la sekreta antaŭĉambro
  • armeaj staboj de la armitaj korpusoj
  • kapelanoj, malpli altaj moŝtuloj kaj domservistoj.

La ekleziularo formis la “ekleziulan domon de la papo”; la regantaro de la armitaj korpusoj formis la “militan domon de la papo” kaj la moŝtularo formis la “civilan domon de la papo”.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Papa jarlibro 2008, p. 1911

Bibliografio[redakti | redakti fonton]